Rainier la 3-a (Monako)

Louis Henri Maxence Bertrand Rainier GRIMALDI [renje:] (naskiĝis la 31-an de majo 1923; mortis la 6-an de aprilo 2005 en Monako), filo de Pierre Grimaldi, Princo de Valentinois, kaj hered-princino Charlotte de Monaco, estis inter majo de 1949 kaj marto de 2005 reganta Princo de Monako.

Rainier la 3-a
Princo de Monako
Persona informo
NaskonomoRainier Louis Henri Maxence Bertrand Grimaldi
Naskiĝo31-an de majo 1923 (1923-05-31)
en Monako
Morto6-an de aprilo 2005 (2005-04-06) (81-jaraĝa)
en Monako
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perrena malfunkcio vd
TomboKatedralo de Sankta Nikolao vd
Religiokatolika eklezio vd
EtnoMonakanoj vd
Lingvojfrancaangla vd
LoĝlokoPalaco de la Princo de Monako vd
ŜtatanecoMonako vd
Alma materInstituto pri Politikaj Studoj de Parizo • Stowe School • Cours Hattemer vd
Familio
Dinastiodinastio Grimaldi vd
PatroPrince Pierre de Polignac vd
PatrinoPrincess Charlotte, Duchess of Valentinois vd
GefratojPrincess Antoinette, Baroness of Massy vd
Edz(in)oGrace Kelly vd
InfanojKarolino, Princino de Hanovro • Alberto la 2-a • Stefania de Monako vd
Profesio
Okupomonarkopolitikisto • aristokrato vd
Princo de Monako
Dum1949–2005
AntaŭuloLudoviko la 2-a
SekvantoAlberto la 2-a
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo

Rainier studis en St. Leonards-on-Sea en Britio, en Stowe, en prestiĝhava angla privatlernejo. Post tio li plulernis en Instituto Le Rosey, Rolle, en Gstaad en Svislando kaj poste en universitato en Francio.

Ĉar lia patrino rezignis pri la rajto de la tronsekvo favore je li jam en 1944, li sekvis la 9-an de majo 1949 sian avon princon Ludoviko la 2-a sur la trono.

Li geedziĝis en 1956 kun la usona aktorino Grace Kelly, kiu nomis sin Princino Gracia Patricia. La geedziĝo igis Monakon centro de la internacia alt-societo (mondumo, nenifaruloj). El la sen-skandala geedzeco naskiĝis la infanoj Caroline, Albert kaj Stéphanie. La frua morto de Gracia Patricia en 1982 estis por Rainier grava sortobato, ĉar li rigardis sin kaj sian edzinon private kaj profesie kiel komunan teamon.

En la 1980-aj jaroj evoluigis Rainier la ekonomion de Monako kun novaj inventistoj el la kemia, medicina, fajn-mekanika kaj kosmetika branĉoj. Li plivastigis la kongreseventojn, kaj kreis 195-hektaran novan tersurfacon ĉe la marbordo. La aŭto-konkursoj de Formulo 1 okazigas ĉiujare vet-veturadon en la princlando. La iam – por la ŝtataj enspezoj – tre gravaj hazardludoj havis apenaŭ signifon ĉe fino de lia regado.

Ekde la 1990-aj jaroj, la sano de Rainier malboniĝis: en 1994 li havis Bypass-operacion (bajpas-operacion), en 2000 tri ĥirurgiajn operaciojn ĉe la pulmo, unu post la alia. En 2004 li venis en hospitalon pro gripo kaj korproblemoj. La 8-an de marto 2005 li estis enigita pro pulmito en la koro-pulmo-klinikon de Monako. Lia stato malboniĝis kaj tiel la regado estis transdonita al lia filo Albert kiel al regento. Rainier estis la dua plej longe reganta Reganto de la mondo, lin superis nur reĝo Rama la 9-a de Tajlando.

Vidu ankaŭ