Ramón Casas

Ramón CASAS Carbó (Barcelono, 4a de Januaro 1866 - Samloke, 29a de Februaro 1932) estis hispana pentristo fama inter alia pro siaj portretoj de gravuloj de la socia, intelektula, ekonomia kaj politika elitoj de Barcelono, Madrido kaj Parizo. Li estis grafika desegnisto kaj liaj afiŝoj kaj poŝtkartoj kontribuis al konstruado de la koncepto de kataluna modernismo.

Ramón Casas
Persona informo
Naskiĝo4-an de januaro 1866 (1866-01-04)
en Barcelono
Morto29-an de februaro 1932 (1932-02-29) (66-jaraĝa)
en Barcelono
Mortokialotuberkulozo
TomboArrecifes
Lingvojkatalunahispana
LoĝlokoBarcelono
ŜtatanecoHispanio
Familio
PatroRamon Casas i Gatell
PatrinoElisa Carbó i Ferrer
Frat(in)ojMontserrat Casas • Elisa Casas
Edz(in)oJúlia Peraire
ParencojJoaquim Casas i Carbó
Okupo
Okupopentristo • desegnisto • grafikartisto
VerkojPlein air
Ramon Casas and Pere Romeu on a Tandem
Portrait of Elisa Casas
vdr

Kariero

Memportreto vestita flamenke.

En 1881 li tre juna jam ekfaris restadojn en Parizo, kie li studis kun Carolus-Duran kaj Henri Gervex, dum estis ĵurnalisto por L'Avenç. En 1883 li ekspoziciis sian unuan gravan verkon, nome "Memportreto vestita flamenke" en la Salono de la Elizeaj Kampoj de Parizo. Li veturis tra Katalunio, Madrido kaj Granado. Fine de la 1880-aj jaroj li amikiĝis kun Santiago Rusiñol, Eugène Carrière kaj Ignacio Zuloaga. Kun Rusiñol kunlaboris kaj loĝis en Parizo.

Komence de la 1890-aj jaroj li ekspoziciis sukcese en Madrido, Berlino, Ĉikago, Sitges, Barcelono... kaj tie li finfine setliĝis. Tie li fondis en 1897 kun kolegoj la kafejon Els Quatre Gats (La kvar katoj), kiu estis ankaŭ babilrondejo, ekspoziciejo kaj centro de la etoso de artistoj kaj de modernismo ĝenerale. Tie ekspoziciis por la unua fojo Pablo Picasso. La lokalo estis ornamita per lia pentraĵo Ramón Casas kaj Pere Romeu en tandemo. Tiuepoke li ekverkis por reklamado de komercaj firmaoj kiel por alkoholaj trinkaĵoj.

La carga.

En 1900 kaj 1902 respektive famiĝis du gravaj verkoj de Casas, nome unue "El garrote vil" (garoto -por ekzekuto-) kaj "La carga" nome atako de la policanoj (civilgvardianoj) al strikantaj laboristoj. Ĉefe en tiu lasta la pentristo montras lertecon por priskribi homamasojn, tiuokaze surprize per grand vakuo en la centro formita per la fuĝo de la strikantoj. En 1904 famiĝis en Madrido kiel portretisto de gravuloj, inter kiuj de la reĝo Alfonso la 13-a, kies portreton aĉetis lia usona mecenato Charles Deering.

En Barcelono li konis Julia Peraire, 22 jarojn pli juna ol li, kiu estis lia modelo por la unua fojo en 1906 kiam ŝi estis nur 18-jaraĝa. Tuj ŝi iĝis lia preferita modelo kaj amantino. En 1915, Casas pentris ŝin vestita je taŭrludado kaj kelkaj fakuloj rilatigas konektojn inter tiu verko kaj la Blua Periodo de Picasso, same kiel kun la verkaro de Zuloaga. Lia familio ne aprobis tiun amrilaton sed finfine ili geedziĝis en 1922.​

Ramón Casas kaj Pere Romeu en tandemo.

La patrino de Casas aĉetis en 1907 la monaĥejon de Sankta Benedikto de Bages kaj dungis Josep Puig i Cadafalch por restaŭri ĝin. Casas pasigis tempon tien kaj kvin jarojn poste, post la morto de sia patrino, li heredis la monaĥejon. Ekde 1908 li veturis tra Katalunio, Kubo kaj Usono, kie li pentris konatulojn de Deering. Kaj poste li visitis Vienon, Budapeŝton, Munkenon, Parizon, Nederlandon, Madridon kaj Galegion.

Li sukcese ekspoziciis en Hispanio kaj Francio. En 1916 Casas kaj Charles Deering veturis al Tamarit (Provinco Taragono), kies kastelon kaj domaron Deering aĉetis kaj metis Casas kiel direktoro de la projekto de restaŭrado. Kelkaj jarojn poste, en 1924, Casas revenis al Tamarit por pentri pejzaĝojn. Casas, Rusiñol, kaj la skulptisto Noel Clarassó plue faris kunajn ekspozicijo en la Salono Parés ĝis la morto de Rusiñol en 1931. Casas plue pentris portretojn, pejzaĝojn kaj kelkajn afiŝojn, sed jam dekadence. Li mortis en 1932.

Verkoj

Portreto de la sinjorinoj N.N. (1890), privata kolekto.
Senpetaligitaj floroj (1894), privata kolekto.
  • Antaŭbane, oleo surtola, 72,5 × 60 cm, Montserrat, Muzeo de Montserrat, 1894
  • Au Moulin de la Galette, oleo surtola, 117 × 90 cm, Montserrat, Muzeo de Montserrat, 1892
  • Autorretrato vestido de flamenco, oleo surtola, 115 x 96.5 cm, Barcelona, MNAC, 1883
  • Corrida de toros, oleo surtola, 53.7 x 72.4 cm, Barcelona, Muzeo de Montserrat, 1884
  • Autorretrato vestido de bandolero, oleo surtola, 100 x 81 cm, Barcelona, Muzeo de Montserrat, 1885
  • Retrato de Montserrat Casas, oleo surtola, 202 x 92 cm, Kolekto Banco Hispano Americano, 1888
  • Retrato de Elisa Casas, oleo surtola, 200 × 100 cm, privata kolekto 1889
  • Retratándose, oleo surtola, 59 x 73 cm, Sitges, Cau Ferrat, 1890
  • La viuda, oleo surtola, 186 x 115 cm, Vilanova i Geltrú, Biblioteca Museo Víctor Balaguer, 1890
  • Club Náutico de Barcelona, oleo surtola, 100 x 140 cm, Barcelona, Muzeo de Montserrat, 1890-1891
  • Doméstico domesticado, oleo surtola, 42,2 x 32 cm, Barcelona, Muzeo de Montserrat, 1890
  • Retrato de las señoritas N.N., oleo surtola, 220 × 160 cm, privata kolekto, 1890
  • Montmartre, oleo surtola, 64 × 45 cm, Vilanova i Geltrú, Biblioteca Museo Víctor Balaguer, 1890-91
  • Plein Air, oleo surtola, 115 x 82 cm, Barcelona, MNAC, 1891
  • Interior, oleo surtola, 102 x 82 cm, Barcelona, MNAC, 1891
  • Sacré Cour, oleo surtola, 67 x 55.5 cm, Barcelona, MNAC, 1891
  • Interior al aire libr, oleo surtola, 160,5 x 121 cm, Barcelona, Kolekto Carmen Thyssen-Bornemisza, 1892
  • Bal du Moulin de la Galette, oleo surtola, Sitges, Cau Ferrat,1893
  • El garrote vil, oleo surtola, 127 x 166,2 cm, Madrid, Muzeo Reĝino Sofia, 1894
  • Flores deshojadas, oleo surtola, 101 x 80 cm, privata kolekto, 1894
  • Baile de tarde, oleo surtola, 170 x 230 cm, Barcelona, Círculo del Liceo, 1896
  • Procesión del Corpus de la Iglesia de Santa María, oleo surtola, Barcelona, MNAC, 1896-1898
  • Ramon Casas kaj Pere Romeu en tandemo, oleo surtola, 191 x 215 cm, Barcelona, MNAC, 1897
  • Dekadenca junulino, oleo surtola, 46,5 × 56 cm, París, Muzeo de Montserrat, 1899
  • La carga, oleo surtola, 298 x 470.5 cm, Muzeo Reĝino Sofia stokita en Olot, Museu de la Garrotxa, 1903
  • Julia, oleo surtola, 85 x 67 cm, Malago, Muzeo Carmen Thyssen (Malago), 1915

Bibliografio

  • Arnau, Carme; Guasch, Teresa (1982). «Biografía». Ramon Casas. Barcelona: Ayuntamiento de Barcelona. ISBN 84-500-8200-5.
  • KK. AA. (1982). Ramon Casas. Retrats al carbó. Barcelona: Ayuntamiento de Barcelona. ISBN 84-500-8199-8.
  • Fontbona, Francesc (1982). «Ramon Casas i Barcelona». Ramon Casas. Barcelona: Ayuntamiento de Barcelona. ISBN 84-500-8200-5.
  • Socías, Jaume (1982). «Pintura». Modernisme a Catalunya: tomo II. Barcelona: Nou Art Thor. ISBN 84-7327-052-5.
  • Garrut, Josep Maria (1982). «Decoració». Modernisme a Catalunya: tomo II. Barcelona: Nou Art Thor. ISBN 84-7327-052-5.
  • Diccionari d'art Oxford, Edicions 62, Barcelona, 1996, ISBN 84-297-4227-1
  • Coll Mirabent, Isabel. Ramon Casas, una vida dedicada a l'art. Catàleg raonat de l'obra pictòrica. El Centaure Groc, Barcelona: 1999
  • Fuentes Milà, Sergio. "Les exposicions de Pèl&Ploma a la Sala Parés". En L'Avenç (nº337: julio-agosto de 2008); Eld. L'Avenç; Barcelona (pg.46-51)

Eksteraj ligiloj