Els Quatre Gats

Els Quatre Gats ("la kvar katoj" kio en Hispanio signifas "malmultopaĉon") estis gastinstalaĵo (bierumejo, kabaredo, restoracio) inaŭgurita en Barcelono, Katalunio, Hispanio, la 12an de junio 1897.​[1] Dum la ses jaroj en kiuj ĝi funkciis, ĝis 1903, ĝi iĝis unu el ĉefaj referenc-centroj de la kataluna modernismo.[2] Ĝi estis reinaŭgurita samnome en la 1970-aj jaroj.[3]

Els Quatre Gats
restoraciobierfarejo
Komenco12-a de junio 1897 vd
Geografia situo, 2° 10′ 25″ O (mapo)41.3857777777782.173666666666741° 23′ 9″ N, 2° 10′ 25″ O (mapo)
Lando(j)Hispanio vd
SituoGota Kvartalo
AdresoMontsió, 3 bis
Els Quatre Gats (Barcelono)
Els Quatre Gats (Barcelono)
DEC
Els Quatre Gats
Els Quatre Gats
Map
Els Quatre Gats
Fondinto(j)Pere Romeu i Borràs vd
RetejoOficiala retejo
vdr
Els Quatre Gats.

Ĝi estis ĉe la strato Montsió (aŭ Montesión) en la teretaĝo de la domo Martí, nome novgotika konstruaĵo de la arkitekto Josep Puig i Cadafalch (1896). La ĉefaj fondintoj estis la pentristoj Santiago Rusiñol, Ramón Casas, Pompeyo Gener, Joaquín Mir Trinxet kaj Miquel Utrillo.

Els Quatre Gats enkadriĝis en tradicio de babilrondoj, vespermanĝoj kaj artokunsidoj propraj de Barcelono, kvankam ties rekta inspiro estis la kabaredo Le Chat Noir ("la nigra kato") de Parizo, kies nomon ĝi parodiis, rilate al la esprimo kiu komprenigas "kvar katoj" kun malabunda ĉeestantaro.

Tie okazis ekspozicioj (ekzemple la unua individua montro de Pablo Picasso okazis tie en Februaro 1900[4]), literaturaj kaj muzikaj eventoj, spektakloj de pupteatro kaj ombroludoj.[2] Dum 1899 oni publikigis 15 numerojn de la revuo Quatre Gats.[2]

Krom la juna Picasso, aliaj famaj partoprenantoj estis la arkitekto Antoni Gaudí, la urugvaj-kataluna pentristo Joaquín Torres García, la skulptisto Julio González, la bildstriisto Ricard Opisso kaj la muzikkomponisto Isaac Albéniz.[1][5][6] La kinreĝisoro Woody Allen filmis kelkajn scenojn de sia filmo Vicky Cristina Barcelona en Els Quatre Gats.[1]

Notoj

Bibliografio

  • Els Quatre Gats: Art in Barcelona around 1900, Marylin McCully. Princeton University Press. 1978.
  • Historia de Els Quatre Gats, Jardi Casany. Aedos. Barcelona, 1972.

Vidu ankaŭ