Remscheid

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Remscheid estas eksterdistrikta urbo en la norda parto de la industria Ruhr-regiono. Ĝi situas en la federacia lando Nordrejn-Vestfalio de Germanio, kaj apartenas al la distriktaro Duseldorfo. Fine de decembro 2022 la urbo havis 112 613 loĝantojn.

Remscheid
Blazono
Remscheid (Germanio)
Remscheid (Germanio)
DEC

Map

urbego • urba komunumo de Germanio • eksterdistrikta urbo de Nordrejn-Vestfalio
Administrado
Federacia landoNordrejn-Vestfalio
DistriktaroDistriktaro Duseldorfo
Distriktoeksterdistrikta urbo
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo02191
Poŝtkodo42853–42899
Aŭtomobila kodoRS
Oficiala Municipokodo05120000
NUTSDEA18
Politiko
KomunumestroBurkhard Mast-Weisz
Partio de komunumestroCDU
Adreso de la administrejoTheodor-Heuss-Platz 1
42853 Remscheid
Demografio
Loĝantaro112613 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 7° 12′ O (mapo)51.17987067.194354451° 11′ N, 7° 12′ O (mapo)
Alto super la marnivelo365 m
Areo74,52 km²
Oficiala retejohttp://www.remscheid.de
vdr

Ĝi situas norde de Kolonjo en la regiono Bergisches Land, origine monteta pejzaĝo plena je densaj arbaroj, kiu nur pro la industriigo de la 19-a jarcento iĝis karakterizita de pluraj grandaj urboj. El la kvar plej grandaj nur Wuppertal kaj Solingen pli grandas ol Remscheid, pli malgrandas Bergisch Gladbach.

Unuafoje la urbo skribe menciiĝis dum la jaro 1217, estis urbofondo de la frankoj kaj dum la postaj jarcentoj apartenis al la graflando respektive poste duklando Berg.

La industriigo de la 19-a jarcento tre grandigis la urbon. Produktiĝis ĉefe maŝinoj kaj laboriloj, kaj tiel baze restas ĝis hodiaŭ. Ekde la jaro 1815 la urbo apartenis al Prusio. La en la mezepoko sendependa kaj ekonomie grava historia urbo Lennep, membro de la hansa ligo kaj ĉefurbo de la loka prusia distrikto, ekde la jaro 1929 estas parto de la urba teritorio kaj ekde tiam estas la dua plej granda urba distrikto.

la urbodomo
Fervojo

Partneraj urboj

Gefiloj

Eksteraj ligiloj