Renfe Proksimaĵoj

Renfe Proksimaĵoj: la navedaj fervojsistemoj de la plej gravaj metropolaj areoj de Hispanio estas nomitaj Cercanías en la plej granda parto de Hispanio, Rodalia en la Valencia Komunumo, Aldiriak en Eŭskio kaj Rodalies en Katalunio. Ekzistas dek du sistemoj de Proksimaĵoj en kaj ĉirkaŭ la urboj kaj regionoj de Asturio, Bilbao, Kadizo, Kantabrio, Katalunio, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Donostio, Sevilo, Valencio kaj Zaragozo. Ili estas ligitaj al metroaj sistemoj en Madrido, Barcelono, Bilbao kaj Valencio.

Renfe Cercanías

Trajno Civia en reto de Proksimaĵoj Madrido
Ĝeneralaj informoj
LokoAsturio, Bilbao, Kadizo, Barcelono, Madrido, Malago, Murcio/Alakanto, Kantabrio, Donostio, Sevilo, Valencio, Zaragozo
Transportsistema specoĈeurba fervojo
Komenco de trafiko1989
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo3 966,6 km
Nombro de linioj67
Nombro de stacioj893
Aliaj informoj
PosedantoRenfe, FGC
TransportistoRenfe
Mapo
Renfe Proksimaĵoj
Renfe Proksimaĵoj
v • d • r

La divizio de Renfe Proksimaĵoj estis kreita en 1989 laŭ la konsilo de inĝeniero kaj transitplanisto Javier Bustinduy (1949-2016), kiel parto de grava laboro por amase pliigi trafikon, frekvencojn kaj tial allogecon de navedaj fervojsistemoj en Hispanio. Sistemoj de Proksimaĵoj estas iom post iom en la procezo esti transdonitaj al la regionaj aŭtonomaj registaroj; la unua tia sistemo kiu estis transdonita estis la administrado de la antaŭaj Cercanías Barcelona/Rodalia Barcelona al la Registaro de Katalunio kaj alinomado al "Rodalies de Catalunya" en 2010. La reto de Proksimaĵoj Madrido estis la celo de Madridaj atakoj de la 11-a de marto 2004. La atakoj, kiuj mortigis 191 homojn en stacioj Santa Eugenia, El Pozo kaj Atocha, estis la plej sangaj teroristaj agoj en Hispanio ĝis nun.

Reto de Proksimaĵoj

ProksimaĵojAreoLiniojTransportisto
Cercanías AsturiasAsturio9Renfe, FEVE
Renfe AldiriakBilbao4Renfe
Cercanías CádizKadizo2Renfe
Cercanías CantabriaKantabrio3Renfe, FEVE
Cercanías MadridMadrido10Renfe
Cercanías MálagaMalago2Renfe
Cercanías Murcia/AlicanteMurcio, Alakanto4Renfe, FEVE
Rodalies de CatalunyaBarcelono, Ĝirono, Taragono19Renfe, FGC
Renfe AldiriakDonostio1Renfe
Cercanías SevillaSevilo5Renfe
Cercanías ValenciaValencio5Renfe
Cercanías ZaragozaZaragozo1Renfe

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj