Ricardo Lagos

Ricardo Froilán Lagos Escobar (naskiĝis je la 2-a de marto de 1938 en Santiago de Chile), advokato kaj ekonomikisto, estis Prezidento de Ĉilio de la 11-a de marto de 2000 ĝis 2006.

Ricardo Lagos
Persona informo
Ricardo Froilán Lagos Escobar
Naskiĝo2-an de marto 1938 (1938-03-02) (86-jaraĝa)
en Santiago de Ĉilio
Religioagnostikismo vd
Lingvojhispana vd
ŜtatanecoĈilio vd
Alma materUniversitato DukeUniversitato de Ĉilio • nacia instituto generalo José Miguel Carrera • Colegio San Agustín • Q5975076 vd
PartioPartio Socialista de Ĉilio • Partio Radikala • Partio por Demokratio vd
Subskribo Ricardo Lagos
Familio
PatrinoEma Escobar vd
Edz(in)oLuisa Durán • Carmen Weber vd
InfanojRicardo Lagos Weber vd
Profesio
Okupoadvokatoekonomikistopolitikistoprofesorodiplomato vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Antaŭ lia elektado, li disvolvis gravan akademian kaj diplomatan karieron. Li estis unu el la plej reprezentaj el la opoziciantoj al la diktaturo de generalo Augusto Pinochet.

Li fariĝis membro de la Socialista Partio de Ĉilio, kaj en la 80-aj jaroj li estas elektita prezidanto de la Demokrata Alianco, kaj alvokas publike al la voĉdono por la Ne en la referendumo kiun fine la diktaturo malgajnis.

En la jaro 1990, nova prezidento Patricio Aylwin nomumas lin Ministro de Edukado.

En 2000 li estas elektita Prezidento.

Lia prezidenta agado estis ĉefe reformisma. Li subskribis trakatatojn de libera komercado kun Usono kaj Eŭropa Unio, kaj malpliigis la influon de la militistoj en la politika reĝimo.

Je la 15-a de januaro de 2006 estas elektita nova prezidento, la ankaŭ socialisto Michelle Bachelet, kiu estis antaŭe Ministro pri Sano kaj poste pri Defendo en liaj registaroj.

Eksteraj ligiloj