Rituksimabo

kemia kombinaĵo

Rituksimabo (komerca marko Rituxan) estas gena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero[1]. Ĝi estas uzata por kuracado de lupuso, ne-Hodgkina limfomo, kronika limfocita leŭkemio, reŭmatoidaj artritoj, granulomatozoj kun poliangiitoj, idiopatia trombocitopenio purpura, pemphigus vulgaris, myasthenia gravis kaj buŝaj ulceroj pozitivaj al viruso Epstein-Barr[1][2][3][4]. Ĝi estas enigata forme de envejna infuzio[1].

Rituksimabo
Struktura formulo
speco de kemia ento
kemia kombinaĵo
Ĝeneralaĵoj
NomoRituksimabo
Alternativa(j) nomo(j)

rituximab-abbs, rituximab-pvvr

Kemia formuloC6416H9874N1688O1987S44
CAS-numero-kodo174722-31-7
Konciza priskribogena-inĝeniera biologia kuracilo, destinita por trakti certajn aŭtoimunajn malsanojn kaj kelkajn tipojn de kancero
Komercaj nomoj

Rituxan, MabThera, Truxima, aliaj

Karakterizaĵoj
Molmaso

143860,04

Sekurecaj indikoj
Pridanĝeraj indikoj
R:
S:
Se eble, uziĝu unuoj de la Sistemo Internacia de Unuoj. Escepte de la notoj alie indikitaj, la datumoj rilatas al materialoj laŭ la ordinaraj normoj pri temperaturo kaj premo (25o kaj premo je 1 atmosfero aŭ 760 mm de Hg).
vdr

Plej ofte flankefikoj aperas du horojn poste kaj inkludas erupciojn, jukon, malaltan sangopremon kaj spirmankon[1]. Povas okazi ankaŭ reaktiviĝo de hepatito B se ĝi jam haveblis, progreso de plurloka leŭkoencefalopatio kaj toksa epiderma nekrolizo[1][5]. Oni ne scias, ĉu ĝia uzado dum gravedeco estas danĝera por la bebo aŭ ne[1][6].

Rituksimabo estas hibrida monoklona antikorpo al proteino CD20, kiu origine troviĝas sur surfaco de B-ĉeloj de la imuna sistemo[7]. La proteino kaŭzas morton de tiuj ĉi ĉeloj[1].

Rituksimabo estis aprobita por medicina uzado en 1997[7] kaj estas en la listo de Esencaj Medikamentoj de la Monda Organizaĵo pri Sano. La patento malvalidiĝis en 2016, do nun pluraj kompanioj tra la mondo produktas ĝin sub diversaj nomoj[8].

Mekanismo

Mekanismo de funkciado de rituksimabo.

Rituksimabo estas hibrida (muso-homa) monoklona antikorpo IgG1 al la membrana CD20-antigeno de la B-ĉeloj. CD20-molekulo ĉeestas en ĉiuj etapoj de maturiĝo de la B-ĉeloj (krom iliaj antaŭuloj — plasmoĉeloj). Ligante sin al CD20-molekulo sur la B-ĉeloj, rituksimabo kaŭzas ilian forkonsumiĝon pere de antigeno-dependa ĉela citotokseco, induktado de apoptozo, per-komplementa citotokseco[9][10].

Lupuso

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Lupuso.

Por kuracado de lupuso rituksimabo estas uzata ekde 2002. Du grandaj hazardigitaj placebo-kontrolataj esploroj EXPLORER kaj LUNAR malsukcesis pruvi ĝian efikecon, supozeble pro nekorektaj metodoj kaj malĝusta elekto de pacientoj. Tamen ĝi estas aktive uzata tra la mondo kaj pruvis sian efikecon kaj sekurecon en praktiko[11].

Hazardigitaj placebo-kontrolataj esploroj de efikeco kaj sekureco de rituksimabo por kuracado de lupuso
EsploroNombro de pacientojTempo de observado, skemo de terapioKriterioj de inkludoRezultoj je la 52-a semajnoNedezirindaj reagoj
EXPLORER (fazo III)[12]257 (42% azianoj, hispanoj kaj nigruloj)52 semajnoj, rituksimabo dufoje po 1 gramo, en placebo-grupo oni aldonis la bazan terapion kaj glukokortiroidojn≥1 BILAG А aŭ ≥2 BILAG АPlena respondo en rituksimaba grupo — 12%, en placebo-grupo — 16%. Parta respondo en rituksimaba grupo — 17%, en placebo-grupo — 13%.nedezirindaj reagoj kaj infuziaj reagoj kompareblas en ambaŭ grupoj
LUNAR (fazo III)[13]144 (69% azianoj, hispanoj kaj nigruloj)rituksimabo dufoje po 1 gramo, en placebo-grupo oni aldoni uzis altajn dozojn de glukokortiroidoj kaj Mycophenolate mofetil (3 gramoj/tage)Lupusa nefrito de III-IV stadioj, konfirmita per biopsioPlena respondo en rituksimaba grupo — 26%, en placebo-grupo — 31%. Parta respondo en rituksimaba grupo — 31%, en placebo-grupo — 15%.Neŭtropenio, leŭkopenio kaj hipotensio pli ofte okazis en rituksimaba grupo

Efikeco kaj sekureco de kuracado de lupuso per rituksimabo, speciale post manko de sufiĉa reago al glukokortiroidoj kaj kemioterapiaj agentoj, estis plurfoje pruvita per malfermaj nekontrolataj esploroj okazintaj en diversaj landoj. Rituksimabo ebligas malaltigi dozojn de glukokortiroidoj kaj tiel preventi nerenverseblajn organajn damaĝojn kaj plilongigi remiton. Iuj esploroj montris ke ĝi speciale efikas rilate nigrulojn kaj hispanojn. Iuj sukcese uzas ĝin ankaŭ ĉe komenca etapo de lupuso. EULAR, ACR kaj la Asocio de Reŭmatologoj de Rusio inkludis rituksimabon en siajn rekomendojn pri kuracado de gravaj formoj de lupuso[14][15][16][17].

Tamen esploroj montris ke ĝi ne ĉiam efikas kontraŭ haŭtaj damaĝoj. Ekzemple ĉe malsanuloj kun kronikaj haŭtodamaĝoj plu aperadis novaj damaĝitaj lokoj, do oni supozis ke haŭtodamaĝoj ne dependas de forkonsumiĝo de la B-ĉeloj[18].

Skemoj de terapio varias: kvar ĉiusemajnaj infuzioj po 375 mg/m² aŭ du infuzioj po 1 gramo kun intervalo je du semajnoj por estigi forkonsumiĝon de la B-limfocitoj. Oni ne trovis diferencon en reago al ambaŭ skemoj[11]. Ripetaj kursoj de rituksimabo necesas por atingi kaj subteni remiton kaj malaltigi dozon de glukokortiroidoj[19].

Esploroj de efikeco kaj sekureco de rituksimabo por kuracado de lupuso
Aŭtoroj, jaroNombro de pacientojTempo de observadoDozo de rituksimaboAkompana terapioKlinika efiko, %Ripetaj kursoj
Gracia-Tello В. kaj kunaŭtoroj, 2017[20]16 pacientoj kun lupuso4,5 (1 ĝis 7) jarojpo 1 gramo en la 1-a kaj 14-a tagojglukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino, Azathioprine, Mycophenolate mofetil70
Aguiar R. kaj kunaŭtoroj, 2017[19]115 pacientoj kun lupuso14 jaroj2 gramojglukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino67 (plena respondo — 40, parta respondo — 27)53
Tanaka Y. kaj kunaŭtoroj, 2016[21]34 pacientoj kun lupuso53 semajnojpo 1 gramo je la 1-a, 15-a, 169-a kaj 183-a tagojglukokortiroidoj76,5 (plena respondo — 47,1, parta respondo — 29,4)100
Iaccarino L. kaj kunaŭtoroj, 2015[22]145 pacientoj kun lupuso27,3±18,5 monatoj2 gramojmankas datumoj85,8 (plena respondo — 45,2, nedezirindaj reagoj — 23,8, infektoj — 16,4, infuziaj reagoj — 3,8)35
Canjan M.E. kaj kunaŭtoroj, 2014[23]97 pacientoj kun lupuso18 (12 ĝis 36) monatoj4×375 mg/m² (n=49), 1 gramo n=37), 1,5 gramo (n=4), 0,5 gramo (n=7)glukokortiroidoj, Cyclophosphamide, hidroksiklorokino, Azathioprine, Mycophenolate mofetil82 (plena respondo — 55, parta respondo — 27, neefikeco — 11, morto — 7)42
Moroni G. kaj kunaŭtoroj, 2013[24]17 pacientoj kun lupusa nefrito12 monatoj2 infuzioj po 1 gramoglukokortiroidoj, Cyclophosphamide,Azathioprine, Mycophenolate mofetilplena respondo — 70,6, parta respondo — 29,4
Condon M.B. kaj kunaŭtoroj, 2013[25]50 pacientoj kun lupusa nefrito (III-IV stadioj)40,75 monatoj2 infuzioj po 1 gramoMycophenolate mofetil90 (plena respondo — 72, parta respondo — 18), nedezirindaj reagoj — 18, mortoj — 4
Jonsdottir T. kaj kunaŭtoroj, 2013[26]25 pacientoj kun lupusa nefrito36 (9 ĝis 95) monatoj4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramoglukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Azathioprine, Mycophenolate mofetil88 (plena respondo — 64, parta respondo — 24, akutiĝo — 24)
Duxbury B. kaj kunaŭtoroj, 2013[27]1243 pacientoj kun lupuso (metanalizo de 30 esploroj)mankas datumojmankas datumojmankas datumojBILAG: plena respondo — 46,7, parta respondo — 37,9;
SLEDAI: plena respondo — 56,6, parta respondo — 30,9
Weidenbusch M. kaj kunaŭtoroj, 2013[28]300 pacientoj kun lupusa nefrito60 (12 ĝis 120) semajnoj4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramoglukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Azathioprine, Mycophenolate mofetil, metotreksato76
Diaz-Lagares С. kaj kunaŭtoroj, 2012[29]164 pacientoj kun lupusa nefrito12 monatoj4 infuzioj po 375 mg/m² aŭ 2 infuzioj po 1 gramoglukokortiroidoj, Cyclophosphamide, Mycophenolate mofetilplena respondo — 30, parta respondo — 37, neefikeco — 33

Analogoj

Ekzistas pluraj analogoj fare de diversaj firmaoj, produktataj sub diversaj nomoj. En Rusio en 2014 estis registrita Acellbia Rituximab (ruse Ацеллбия Ритуксимаб), kiu kostas 10-oble malpli, sed montris la saman efikecon kaj sekurecon[11].

Vidu ankaŭ

Referencoj