Robert F. Kennedy

usona politikisto (1925–1968)

Robert F. KENNEDY (aŭ mallonge: RFK, angle, Robert Francis Kennedy; naskiĝis la 20-an de novembro 1925, mortis la 6-an de junio 1968) estis la pli juna frato de la usona prezidento John F. Kennedy (JFK, r. 1961–63). En 1968, RFK staris kontraŭ la milito en Vjet-Namo, kiun Usono tiam batalis, kaj tial en marto 1968, li staris kiel kandidato por prezidento kontraŭ la tiama prezidento kaj sampartiano, Lyndon B. Johnson (LBJ). La 5-an de junio, RFK mem estis pafmurdita de Sirhan Sirhan, kiel lia frato kvin jarojn antaŭe. Novembron, kvin monatoj post la morto de RFK, Richard Nixon gajnis la prezidentecon.

Robert F. Kennedy
Persona informo
Robert F. Kennedy
NaskonomoRobert Francis Kennedy
Naskiĝo20-an de novembro 1925 (1925-11-20)
en Brookline
Morto6-an de junio 1968 (1968-06-06) (42-jaraĝa)
en Los-Anĝeleso
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deSirhan Sirhan vd
TomboArlingtona nacia tombejo vd
Religiokatolikismo vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materHarvard College • University of Virginia School of Law • Bates College • Universitato HarvardUniversitato de Virginio • V-12 Navy College Training Program • Milton Academy • Portsmouth Abbey School • Riverdale Country School vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo Robert F. Kennedy
Familio
DinastioKennedy family vd
PatroJoseph P. Kennedy Sr. vd
PatrinoRose Kennedy vd
GefratojJoseph P. Kennedy Jr. • John F. Kennedy • Rosemary Kennedy • Kathleen Cavendish • Eunice Kennedy Shriver • Patricia Kennedy Lawford • Jean Kennedy Smith • Ted Kennedy vd
Edz(in)oEthel Skakel Kennedy vd
InfanojKathleen Kennedy Townsend • Joseph P. Kennedy II • Robert F. Kennedy Jr. • David A. Kennedy • Courtney Kennedy Hill • Michael LeMoyne Kennedy • Kerry Kennedy • Christopher G. Kennedy • Max Kennedy • Douglas Harriman Kennedy • Rory Kennedy vd
Profesio
Okupopolitikistooficiroadvokatoverkisto vd
Aktiva enVaŝingtono vd
Aktiva dum1944– vd
En TTTOficiala retejo vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Robert F. Kennedy

Pri RFK en decembro 1967 de la plumo de amiko Jack Newfield(Village Voice, la 28-an de decembro 1967), kiam RFKdecidis ĉu li estos kandidato kontraŭ Jonsono:

Kennedy estas korŝirita pri tio, kion li faros. La parto de li, kiuestas la senkora, cinika politikestro kun instinkto pri aritmetikajplimultoj, pensas ke li ne povas venki, ke eĉ se li prenus la kandidateconfor de LBJ, la partio estos tiel fendita, ke li neniam venkus ennovembro. Tio estas la "Malbona Boĉjo", kiun Jules Feiffer brile satirigisantaŭ kelkaj monatoj. Li estas kutimema, sekura, ambicia. Kaj, se li finedominos super la alia Kennedy, kaj formortigos la alian, subteranKennedy-on, niaj esperoj pri li cindriĝos.

Sed ekzistas alia Kennedy. Tio estas la Kennedy, kiu sonas kielFidel Castro, kiam li estas kortuŝita de la vido de kamparanoj, kiuj travivasmanĝante krabojn, kiuj travivas manĝante ekskrementon en Brazilo. Tiuestas la Kennedy, kiu emocie diris al la junulinoj de la Kolegio Marymount,ke Usono faras al la vjet-namanoj tion, kion la germanoj faris al lajudoj. Tio estas la Kennedy, kiu povas legi je Camus kaj subite eltrovas,ke li jam ne kredas je mortpuno.

Se Kennedy ne estas kandidato en 1968, la plej bona flanko de liakaraktero mortos. Li mortigos ĝin ĉiufoje, kiam li buĉas sian konsciencon kaj parolas por Johnson venontan aŭtunon. Ĝi mortos ĉiufoje, kiam junulo demandaslin, ke se li estas tiagrade kontraŭ la vjet-nama milito, kial li metaspartion super principon? Ĝi mortas ĉiufoje, kiam fremdulo citas al li liajn proprajn vortojn pri la valoro de kuraĝo kiel homa eco.

La plej bona eco de Kennedy estas, ke li povas esti li mem, estiaŭtentika en ĉi tiu ekzistencialista senco. Tiu estas la eco, kiun laplej bonaj de la junularo kunsentas tiel instinkte en Kennedy. Kaj tiuestas la eco, kiun Kennedy perdos, se li ne staras nun kontraŭ Johnson. Lifariĝos roboto buŝe dirante malhonestan retorikon, kiel la ceterajpolitikistoj.

Por ĉio estas sezono, kaj tempo difinita estas por ĉiu afero. Ĉi tiuestas tempo difinita de plago kaj sezono por kuraĝo...


Eksteraj ligiloj

Trovu « Robert Francis Kennedy » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»