John F. Kennedy

35-a prezidento de Usono

John Fitzgerald KENNEDY [ĝon ficĝerald KENedi] (aŭ mallonge: JFK; naskiĝis la 29-an majo 1917 en Brookline, Masaĉuseco; mortis la 22-an de novembro 1963 en Dallas, Teksaso) estis la tridek-kvina Prezidento de Usono.

John F. Kennedy
Persona informo
John F. Kennedy
NaskonomoJohn Fitzgerald Kennedy
Naskiĝo29-an de majo 1917 (1917-05-29)
en Brookline
Morto22-an de novembro 1963 (1963-11-22) (46-jaraĝa)
en Parkland Memorial Hospital, Dallas
Mortis prohommortigo vd
Mortis perpafvundo vd
Mortigita deLee Harvey Oswald vd
TomboArlingtona nacia tombejo vd
Religiokatolikismo vd
EtnoIrish Americans vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoUsono vd
Alma materLondona Lernejo de Ekonomiko • Harvard College • Choate Rosemary Hall • Riverdale Country School • Stanford Graduate School of Business • Universitato Princeton • Edward Devotion School • Noble and Greenough School • Canterbury School • Dexter School vd
PartioDemokrata Partio vd
Subskribo John F. Kennedy
Familio
DinastioKennedy family vd
PatroJoseph P. Kennedy Sr. vd
PatrinoRose Kennedy vd
GefratojJoseph P. Kennedy Jr. • Rosemary Kennedy • Kathleen Cavendish • Eunice Kennedy Shriver • Patricia Kennedy Lawford • Robert Francis Kennedy • Jean Kennedy Smith • Ted Kennedy vd
Edz(in)oJacqueline Kennedy Onassis vd
AmkunuloMarilyn Monroe • Inga Arvad • Gene Tierney • Gunilla von Post • Judith Exner • Mary Pinchot Meyer • Marlene Dietrich • Mimi Alford • Pamela Turnure • Florence Pritchett • Kay Stammers • Angie Dickinson • Jeanne Carmen • Frances Ann Cannon vd
InfanojJohn F. Kennedy, Jr. • Patrick Bouvier Kennedy • Arabella Kennedy • Caroline Kennedy vd
Profesio
Okupopolitikistoĵurnalistoŝtatreprezentantoverkisto • mararmea oficiro • antikomunisto vd
Aktiva enVaŝingtono vd
Aktiva dum1941–1945 vd
Verkado
VerkojWe choose to go to the Moon ❦
Ich bin ein Berliner ❦
Profiles in Courage vd
En TTTOficiala retejo vd
35-a Prezidento de Usono
Dum1961-1963
AntaŭuloDwight D. Eisenhower
SekvantoLyndon B. Johnson
Senatano por Massachusetts
Dum1953-1960
AntaŭuloHenry Cabot Lodge la pli juna (nepo de Henry Cabot Lodge la pli aĝa)
SekvantoBenjamin Smith
Membro de Usona Domo de Reprezentantoj por Massachusetts
Dum1947-1953
AntaŭuloJames Curley
SekvantoThomas P. O'Neill
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li estis filo de irlandanida loka politikisto Joseph Kennedy kaj Rose Fitzgerald.Dum la Dua Mondmilito, li estis vundita en Pacifiko sur barko PT 109.Lia heroeco logis balotilojn sed, dum lia resta vivo, lia lumbo doloregis.Li estis operaciita kaj bezonis apogan zonon kaj medikamentojn.

John estas la plej fama el la irlandanida usona familio Kennedy.Li estis juna, bonaspekta, kaj populara prezidento.Li havis tri gefilojn kun Jacqueline Bouvier (edzina familinomo, Kennedy).Malgraŭ sia familia aspekto, li ekstergeedzece amindumis virinojn kiel Marilyn Monroe.Li estas la unua rom-katolika prezidento de Usono.

Kennedy estis mortpafita, dum li kaj lia edzino veturis en aŭtokavalkado dum politika kampanjo. Oficiale Lee Harvey Oswald lin murdis, sed konspiraj teorioj pri lia morto estas daŭra parto de usona populara kulturo. Oni decidis en 2004 ciferecigi magnetofonan registraĵon, kiu enhavas la sonon dum la murdo, celante analizi, ĉu vere pafis oni 3-foje (el biblioteko) aŭ ekzistis iu 4-a pafo el la proksima monteto.

En 2019 la filmo "La Irlandano", bazita sur rememoroj de la usona mafiulo Frank Sheeran, prezentis sian version de prezidantiĝo kaj murdo de John F. Kennedy. Ĝi asertas, ke al lia sukcesa prezidenta kampanjo grave kontribuis la usona mafio, esperinta kun lia helpo revenigi siajn posedaĵojn en Kubo, ŝtatigitajn post la venko de la Kastrisma revolucio. Post kiam la Invado de la Porkogolfeto komplete fiaskis kaj la Karibia krizo finiĝis, la mafio komprenis ke ĝiaj esperoj ne realiĝis dum lia frato Robert F. Kennedy aktive persekutis la mafiulojn. Do la mafio murdis la prezidanton, post kio lia frato perdis sian postenon de la ĝenerala prokuroro kaj baldaŭ mem estis pafmurdita[1].

Dum lia administrado (1961-1963) okazis:

Memoro

Memortabulo pri li estas en Interna urbo de Vieno[2].

Vidu ankaŭ

Referencoj