Rosice

urbo en Ĉeĥio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Rosice (apartigilo)
16° 23′ 16″ O / 49.18222 °N, 16.38778 °O / 49.18222; 16.38778 (mapo)

Rosice (germane Rossitz) estas urbo en Ĉeĥio, en Sudmoravia regiono, en distrikto Brno-provinco. Ĝi etendiĝas 16 km okcidente de Brno en Boskovica sulko sur la kunfluejo de rivereto Bobrava kun rojo Říčanský potok. Vivas ĉi tie 6 738 loĝantoj (2024).

Rosice
germane Rossitz
urbo
Vido de sudo al Rosice
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Rosice
ŜtatoĈeĥio Ĉeĥio
RegionoSudmoravia regiono
DistriktoDistrikto Brno-provinco
Administra municipoRosice
Historiaj regionojGrandmoravia regno, Moravio
SituoRosice
 - alteco326 m s. m.
 - koordinatoj49° 10′ 56″ N 16° 23′ 16″ O / 49.18222 °N, 16.38778 °O / 49.18222; 16.38778 (mapo)
Katastro12,74 km² (1 274 ha) Rosice u Brna
Loĝantaro6 738 (2024)
Denseco528,89 loĝ./km²
SulkoBoskovica sulko
Unua skribmencio1259
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo665 01
NUTS 3CZ064
NUTS 4CZ0643
NUTS 5CZ0643 583782
Katastraj teritorioj1
Partoj de urbo1
Bazaj setlejunuoj14
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Rosice (Brno-Country District)
Retpaĝo: www.rosice.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Říčany, Babice u Rosic, Tetčice, Zastávka, Litostrov, Kratochvilka, Ostrovačice, Příbram na Moravě kaj Omice.

Historio

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el la jaro 1259.

Loĝantaro

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
18693 676
18803 058
18903 055
19003 398
19103 817
19214 109
JaroLoĝantoj
19304 984
19504 634
19614 819
19704 396
19804 978
19914 985
JaroLoĝantoj
20015 296
20145 856
20165 973
20176 053
20186 144
20196 237
JaroLoĝantoj
20206 291
20216 600
20226 466
20236 656
20246 738

Memorindaĵoj

  • Kastelo sur monteto super la kunfluejo de Bobrava kun rojo Říčanský potok estas dominaĵo de la urbo. La loka burgo estis alikonstruita en la kastelon verŝajne dum Pertold z Lipé. Plua alikonstruo en renesancan stilon okazis dum Zierotinidoj en la 17-a jarcento. Lasta privata posedanto de la kastelo estis Maŭrico Arnold barono de Forest-Bischofsheim, kiu spitis al parcela reformo.
  • Dekana kaj paroĥa preĝejo de sankta Marteno
  • Pilgrima kapelo de La plej sankta Triunuo
  • Fontano kun statuo de slava diino Živěna en la placo estis instalita en la jaro 1868
  • Punpilorio sub la urbodomo ne estas uzata ekde nuligo de loka gorĝa juĝo de la jaro 1752. Ĝi estis levigita al la nuntempa loko en la jaro 1959.
  • En Rosice havas sidejon ankaŭ abelbredista muzeo.

Personecoj

  • Jan Bobrovský (* 1945), basketbala ludanto kaj trejnisto
  • Zdenek Bobrovský (1933–2015), basketbalisto
  • Karel Franz ml. (1864–1933), Kuracisto, fakulo en kuracado de tuberkulozo
  • Antonín Kolek (1895–1983), verkisto
  • Vladimír Koukal (1931–1961), pastro
  • Vladimír Malacka (1893–1960), muzika komponisto
  • Oldřich Med (1914–1991), salesiana pastro, verkisto
  • Miroslav Mikulášek (* 1930), ĉeĥa altlerneja instruisto, literatura sciencisto kaj rusisto
  • Jindřiška Smetanová (1923–2012), verkistino, scenariistino
  • Emil Vaňura (1899–2003), diplomato
  • Vilém Vaňura (1908–1982), muzika komponisto
  • Antonín Zhoř (1896–1965), verkisto

Pluaj fotoj

Panoramo

Eksa areo de vitrofarejo en Rosice