Roy Orbison

usona kantisto

Roy Kelton Orbison (23-a de aprilo 1936 - 6-a de decembro 1988), kromnomata the big O ("la granda O" en la angla), estis grandinflua kantisto kaj komponisto kaj unu el la pioniroj de rokenrolo. Lia kariero daŭris dum preskaŭ tri jardekoj; li komencis ĝin en la 1950aj jaroj, kiel rockabilly-kantisto. Lia stilo, malpli peza ol tiuj de aliaj samgenraj artistoj (kiel Carl Perkins kaj Jerry Lee Lewis), kune kun lia kompon-talento, faris lin granda sukceso dum la transiro al la 1960-aj jaroj. Li komponis kelkajn klasikajn muzikaĵojn kiel Claudette, Oh pretty woman, Love hurts, Crying kaj In dreams.

Roy Orbison
Roy Orbison
Roy Orbison
Bazaj informoj
NaskonomoRoy Kelton Orbison
KromnomoThe big O
Naskiĝo23-an de aprilo 1936 (1936-04-23)
en Vernon
Morto6-an de decembro 1988 (1988-12-06) (52-jaraĝa)
en Naŝvilo
Edz(in)oBarbara Orbison
ĜenrojRokmuziko, Popmuziko
ProfesioMuzikisto, tekstisto
InstrumentojGitaro, Voĉa muziko
Tipo de voĉotenoro
Aktivaj jaroj1954 – 1988
Parencaj
temoj
Traveling Wilburys
Retejowww.royorbison.com
Signifa instrumento
gitaro
Persona informo
NaskonomoRoy Kelton Orbison
Mortokialokorinfarkto
TomboWestwood Village Memorial Park Cemetery
Lingvojangla
ŜtatanecoUsono
Alma materUniversitato de Norda Teksaso • Paxon School for Advanced Studies
Familio
Edz(in)oBarbara Orbison
InfanojRoy Orbison Jr. • Alex Orbison
Okupo
Okupokantistomuzikistogitaristokomponistokantoverkistokantaŭtoro
VerkojOnly the Lonely (Know the Way I Feel)
Crying
Oh, Pretty Woman
TTT
Retejohttp://www.royorbison.com
vdr