Ruĝeca kolombo

Ruĝeca kolombovinkolora kolombo (Patogienas subvinacea) antaŭe (Columba subvinacea) estas sudamerika kolombo de la familio Columbidae, kiu vivas el Kostariko suden ĝis okcidenta Ekvadoro, Bolivio, kaj centra Brazilo. Ĝi apartenas al klado de malgrandaj senornamaj specioj de Patagioenas kun karakteraj alvokoj[1] kiuj konstituas la subgenron Oenoenas.[2] Kiel la aliaj Amerikaj kolomboj, ili estis iam kunigitaj kun siaj malnovmondaj parencoj en la genro Columba, sed nuntempe la amerika genro Patagioenas estas agnoskita denove kiel distinga.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ruĝeca kolombo

Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Kolomboformaj Columbiformes
Familio:Kolombedoj Columbidae
Genro:Patagioenas
Specio:P. subvinacea
Ruĝeca kolombo Patagioenas subvinacea
(Lawrence, 1868)
Konserva statuso
Taksata vivloko de Patagioenas subvinacea en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas subvinacea en verda koloro.
Taksata vivloko de Patagioenas subvinacea en verda koloro.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo

La Ruĝeca kolombo estas 28 cm longa kaj pezas 170 g. Ĝi estas senbilda kaj ĉefe vin-purpura, kaj pli ruĝeca dorse. La vosto kaj unuarangaj flugilplumoj estas malhlebrunaj, la beko estas nigra, kaj la piedoj estas purpur-ruĝaj. La irisoj estas tipe ruĝaj, sed povas, almenaŭ en la Amazona baseno, foje esti senbrile flavaj (tamen, pro la ruĝa okulringo, la iriso neniam aspektas tiom rimarkinde blanka kiel ĉe plenkreskuloj de la simpatria subspecio de plumbokolombo, P. plumbea). La ino estas iomete plisenbrila kaj pli bruna ol la masklo, kaj la junulo havas grizecbrunajn kapon, kolon kaj bruston, kun cinama aŭ ruĝeca skvamado sur kapo kaj supraj partoj.

Ĝi havas laŭtan kaj tre alta-tonan alvokon kuu, ku'KUU kuu, kun konsiderindaj paŭzoj inter alvokoj same kiel ĉe ties parencoj.[2] Estas kelkaj geografiaj variaĵoj en la voĉo, kaj kelkaj populacioj kantas kvar-notajn kantojn, dum aliaj kantas tri-notajn kantojn.

Teritorio

En Centra Ameriko, la Ruĝeca kolombo estas anstataŭata je pli malaltaj areoj per sia proksima parenco, la tre simila Nigrabeka kolombo (P. nigrirostris). Ambaŭ specioj estas pli bone separataj laŭ alvoko, kiu estas pli rapida kaj malpli kompleksa en P. subvinacea.[2]

En Centrameriko la Ruĝeca kolombo estas trovebla en arbarkanopeo de altaj teroj kaj duon-malfermaj arbaroj el 1500 m super marnivelo ĝis la arbolinio. En Sudameriko ĝi loĝas en la kanopeo de humidaj arbaroj el preskaŭ marnivelo ĝis 1500 m super marnivelo, foje eĉ pli alte; escepte, ili povas esti ĝis 3000 super marnivelo aŭ plie.[3] Ĝi ne estas rara tra sia ampleksa teritorio sed pro pliiĝanta Senarbarigo de sia habitato estis klasita kiel Vundebla specio fare de la IUKN.[4]

Ĝi estas normale vidata en paroj dum ĝi manĝas en arbarpintoj fruktojn kaj berojn - partikulare de visko -; sed povas foje esti vidata ankaŭ sur padoj serĉantaj sablerojn. Ĝi konstruas fuŝan platforman neston el bastonetoj 5 m alte en malgranda arbo kaj la ino demetas unu blankan ovon.

Referencoj

Literaturo

  • Stiles, F. Gary & Skutch, Alexander Frank (1989): A guide to the birds of Costa Rica. Comistock, Ithaca. (ISBN 0-8014-9600-4)

Eksteraj ligiloj