Rudolf Kirchschläger

Rudolf Kirchschläger (naskiĝinta la 20-an de marto 1915 en Kirchberg ob der Donau, mortinta la 30-an de marto 2000 en Vieno) estis aŭstra politikisto.

Rudolf Kirchschläger
Kirchschläger, kiel prezidanto vizitanta Rumanion en 1978
Kirchschläger, kiel prezidanto vizitanta Rumanion en 1978
Persona informo
Rudolf Kirchschläger
Naskiĝo20-an de marto 1915 (1915-03-20)
en Niederkappel
Morto30-an de marto 2000 (2000-03-30) (85-jaraĝa)
en Vieno
Mortis perkardivaskulsistema malsano vd
TomboCentra Tombejo de Vieno vd
Religiokatolika eklezio vd
Lingvojgermana vd
ŜtatanecoAŭstrioNazia GermanioCislajtio vd
Alma materUniversitato de Vieno vd
PartioSocialdemokratia Partio de Aŭstrio vd
Subskribo Rudolf Kirchschläger
Familio
Edz(in)oHerma Kirchschläger vd
InfanojWalter Kirchschläger vd
ParencojPeter G. Kirchschläger vd
Profesio
Okupojuĝistodiplomatojuristo • universitata instruisto • politikisto vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Li studis jursciencon kaj iĝis juĝisto. En 1955 li partoprenis la finan diskutrondon en Moskvo antaŭ la faro de la Aŭstria Ŝtattraktato kaj kunverkis la leĝon pri la neŭtraleco de la Respubliko Aŭstrio.

En 1956 li transprenis la estron de la Sekcio pri internacia juro de ministerio pri eksteraj aferoj. Li reprezentis sian patrujon ĉe multaj internaciaj konferencoj. De 1963-66 li estis kabinetestro de la ministro pri eksteraj aferoj, de 1967-70 ambasadoro en Prago kaj de 1970-74 finfine ministro pri eksteraj aferoj sub Bruno Kreisky.

Kiel kandidato de la socialdemokratoj - kvankam li mem apartenis neniam al iu partio - li estis elektita en junio de 1974 prezidanto de Aŭstrujo. En 1980 li estis reelektita kaj deĵoris tiufunkcie ĝis julio 1986.

Verkoj

  • Der Friede beginnt im eigenen Haus. Gedanken über Österreich. Molden, 1980. ISBN 3-217-01070-1
  • Ethik und Außenpolitik, en: Hans Köchler (eld..), Philosophie und Politik. Dokumentation eines interdisziplinären Seminars. Innsbruck: Arbeitsgemeinschaft für Wissenschaft und Politik, 1973, p. 69–74.
  • Leben und Lesen, Gedanken eines österreichischen Pensionisten. Verlag Kremayr & Scheriau, Wien 1986.
  • Immer den Menschen zugewandt. Reden von Bundespräsident Dr. Rudolf Kirchschläger aus den letzten 25 Jahren. Verlag Österreich, Wien 2000. ISBN 3-7046-1495-5
  • Meine Schulzeit an der Horner Aufbauschule. En: Erich Rabl, Anton Pontesegger: Erinnerungen an Horn. Horn (Museumsverein in Horn) 2001, S. 147–154. ISBN 3-902168-00-5

Literaturo

  • Borys Jaminskyj kaj aliaj:: Der Weg in die Hofburg – Dr. Rudolf Kirchschläger. Astor, Wien (1975). ISBN 3-900277-00-1
  • Alois Mock, Herbert Schambeck (eld.): Verantwortung in unserer Zeit. Festschrift für Rudolf Kirchschläger. Österreichische Staatsdruckerei, 1990.
  • Erich Rabl: Rudolf Kirchschläger (1915-2000), Jurist, Diplomat, Außenminister und Bundespräsident. En: Harald Hirz, Franz Pötscher, Erich Rabl, Thomas Winkelbauer (eld.): Waldviertler Biographien, Bd. 3, Horn (Waldviertler Heimatbund) 2010, p. 399–428. ISBN 3-900708-26-6
  • Marco Schenz: Bundespräsident Rudolf Kirchschläger. Böhlau-Verlag, Wien 1984.

Eksteraj ligiloj