Rudolf Ortvay

Rudolf Ortvay [ortvai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Ortvay Rudolf estis hungara fizikisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1925).

Rudolf Ortvay
Persona informo
Naskiĝo1-an de januaro 1885 (1885-01-01)
en Miskolc
Morto2-an de januaro 1945 (1945-01-02) (60-jaraĝa)
en Budapeŝto
TomboTombejo Farkasrét
ŜtatanecoHungario
Alma materUniversitatea Babeș-BolyaiUniversitato de Göttingen
ParencojTivadar Ortvay
Jenő Jendrassik
Okupo
Okupofizikisto
vdr

Rudolf Ortvay [1] naskiĝis la 1-an de januaro 1885 en Miskolc. Li mortis la 2-an de januaro 1945 en Budapeŝto.

Biografio

Rudolf Ortvay frekventis universitatojn en Budapeŝto, Göttingen, Zuriko, Munkeno, fine li doktoriĝis en Universitato Kolozsvár, kie li ekinstruis en 1915. Ekde 1921 li instruis en universitato de Szeged, kie li fondis katedron. En 1924 li estis elektita dekano. Inter 1928-1945 li instruis en universitato en Budapeŝto. Li redaktis fakrevuon Math. és Phys. Lapok. Li okupiĝis precipe pri strukturo de la materio, relativeco, kvantumoj.

Verkaro (elekto)

  • A kvantumelmélet axiomatikus felépítése Heisenberg, Born és Jordan szerint (1926)
  • Elektrodynamika (1938)
  • Természetfilozófia (1943)

Fontoj