Göttingen

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Göttingen ([GEtingen]; esperantigite Gotingeno[1]) estas urbo en Germanio.

Göttingen
universitata urbo • urba komunumo de Germanio • urbego • ĉefregioncentro • ĉefurbo de distrikto en Germanio • Hansa urbo • special municipality association of Germany

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo37001–37099
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro118 946  (2022) [+]
Loĝdenso1 017 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 9° 56′ O (mapo)51.5338888888899.935555555555651° 32′ N, 9° 56′ O (mapo) [+]
Alto150 m [+]
Areo116,93 km² (11 693 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Göttingen (Malsupra Saksio)
Göttingen (Malsupra Saksio)
DEC
Göttingen
Göttingen
Situo de Göttingen
Göttingen (Germanio)
Göttingen (Germanio)
DEC
Göttingen
Göttingen
Situo de Göttingen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Göttingen [+]
vdr
Trabfakaj domoj kun urbomuzeo

Historio

En la jaro 953 ĝi estis unue menciita, sub la nomo Gutingi. Ĉirkaŭ la jaro 1200 ĝi fariĝis urbo. Ĝi estis membro de la Hansa Ligo de 1351 ĝis 1572. La Universitato de Göttingen malfermiĝis en la jaro 1737. Rilate al ĝi disvolviĝis la literatura grupo Hainbund

Datumoj

La urbo estas la administra centro de samnoma distrikto.

Loĝantaro: 129.106 (2001)
Situo: 51° 32' NO, 09° 56' OR
Horzono: GMT+1h (+2h de aprilo ĝis oktobro)

Vidindaĵoj

(inter aliaj)

Urbomuzeo

La kolektoj de la urbomuzeo [Städtisches Museum] troveblas en la sola nobela palaco de la urbo. Ĝi nomiĝas "Hardenberger Hof" kaj estis konstruita en la jaro 1592 en renesanca stilo.

Servoj

Homoj rilataj al la urbo

Esperanto-movado

Estas tie Esperanta grupo.[2]

Trafiko

Norden kaj suden la urbo trajne konektiĝas per la rapidtrajna fervoja linio Hanovro-Würzburg, al aliaj direktoj gvidas lokaj trajnoj. Aŭtomobile ĝi bone atingeblas per la germana aŭtovojo A7 (de nordo al sudo).

Bildaro

Referencoj

Eksteraj ligiloj