Rusia Esperantista Unio

esperantista organizaĵo de Rusio.
(Alidirektita el Rusiaj Esperanto-Tagoj)

Rusia Esperantista Unio (REU) estas esperantista organizaĵo en Rusio, landa asocio de UEA. Ĝi estis fondita en 1991 por daŭrigo de agado de la tut-sovetunia organizaĵo Sovetrespublikara Esperantista Unio, aperinta en 1989; REU nomas sin "spirita kaj jura heredanto" de ankaŭ la samnoma tutsovetia organizaĵo, kiu funkciis de 1921 ĝis 1938[1].

Rusia Esperantista Unio
Российский союз эсперантистов
Emblemo de Rusia Esperantista Unio
Lando Rusio
Tipolanda Esperanto-asocio
Fondiĝo1921 / 1991 (vidu tekste)
Interretejohttps://reu.ru
vdr
Rusia Esperantista Unio
landa asocio de UEA
Komenco28-a de decembro 1991 vd
AntaŭeSovetrespublikara Esperantista Unio vd
Lando(j)Rusio vd
Fondinto(j)Boris Kolker vd
Ĉefestro(j)Aleksandr Lebedev • Svetlana SmetaninaGrigorij ArosevMiĥail ĈertilovAndrej GrigorjevskijNikolao GudskovAndrej GrigorjevskijAndrej GrigorjevskijNikolao GudskovGeorgij Kokolija, GarikAleksander KorĵenkovViktor Aroloviĉ • Abduraĥman Junusov vd
Lingvoj

Esperanto

RetejoOficiala retejo
Jura formosocial organization
vdr

Laŭ sia propra aserto, REU estas "libervola organizo, kiu celas helpi al aktivaj esperantistoj plivigligi kaj, laŭeble, kunordigi, per- kaj poresperantan agadon en Rusio"[1]. Laŭ statuto de REU, ĝiaj celoj estas[2]:

  • popularigo kaj disvastigo de la lingvo Esperanto;
  • plifirmigo de la paco, evoluigo de la internacia kunlaboro en ĉiuj sferoj de la homa agado helpe de la lingvo Esperanto.

La agadon de REU regulas ĝia Statuto (akceptita en 1991) kaj Ĝenerala regularo kun aldona informo (akceptita en 1999).

Membroj

Membrolisto de REU

Membro de REU rajtas fariĝi ajna homo ne malpli ol 18-jara[2] (interalie tiuj, kiuj ne parolas Esperanton[2] aŭ eksterlandanoj, kiuj "volas iel subteni esperantistan vivon en la lando"[1]). La solaj nepraj postuloj al membro de REU estis subteno de la Statuto kaj pagado de kotizo; eblas ankaŭ aliĝo de aliaj organizaĵoj.

Laŭ kotizregularo por 2018, individua kotizo por membreco en 2018 estas 250 rubloj (por eksterlandanoj - 20 eŭroj); kotizo por dumviva membreco - 20-oble pli; kolektiva kotizo - 250 rubloj por unu aliĝinta membro; por "amikoj de REU" - senpage.

En 2018 (por marto) REU konsistis el:

Konsisto de REU laŭ jaroj: 2005, 2006, 2007, 2008, 2009, 2010, 2011, 2012, 2013, 2014.

Historio

Dum la lastaj jaroj de Sovetunio en la lando agadis Sovetrespublikara Esperantista Unio (SEU, enfunkciis en 1989). Lige kun la disfalo de Sovetunio, la 10-a Kongreso de SEU la 28-an de decembro 1991 decidis transformi SEU al Rusia Esperantista Unio (REU).

En 1994 okazis unuiĝo de REU kaj Ruslanda Esperanto-Asocio (REA).

Gvidorganoj

Laŭ Statuto de REU, ĝiaj gvidorganoj estas Konferenco de REU kaj Estraro de REU. La Konferenco estas kunvokata de la Estraro ne malpli ol unufoje en du jaroj; ĝi estas kvoruma, se ĝin ĉeestas pli ol duono de la elektitaj kaj anoncitaj delegitoj. Dum la konferenco okazas elektado de Estraro, korektado de la Statuto ktp[2].

Grigorij Arosev, prezidanto de REU en 2010-2013

Listo de prezidantoj de REU

LaborperiodoKonferencoPrezidanto
1991199210Viktor Aroloviĉ
1992199311
1993199412Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
1994199513Nikolaj Gudskov
1995199714Aleksandr Korĵenkov
1997199915Abduraĥman Junusov[d]
1999200016
2000200117Andrej Ananjin (Grigorjevskij)
2001200218Georgij Kokolija
2002200419Nikolaj Gudskov
2004200520
2005200621Andrej Grigorjevskij
2006200722
2007200923
2009201024Miĥail Ĉertilov
2010201125Grigorij Arosev
2011201326
2013201527Svetlana Smetanina
2015201728
2017201929
201930Aleksandr Lebedev[d]

Estraroj

La Estraro de REU, elektita en 2010:

La Estraro de REU, elektita en 2013[3]:

La Estraro de REU, elektita en 2015[4]:

La Estraro de REU, elektita en 2017

La Estraro de REU, elektita en 2019

Agado de REU

Rusia Esperantista Unio okupiĝas ĉefe pri organizado de esperantistaj renkontiĝoj kaj eldonagado. De REU estas organizataj Rusia Esperantista Kongreso (REK), Rusiaj Esperanto-Tagoj (RET) kaj multaj aliaj lokaj renkontiĝoj.

Atingoj de la lokaj aliĝintaj asocioj ankaŭ parte estas konsiderataj kiel rezultoj de REU-agado[5].

Rusia Esperantista Kongreso

Rusia Esperantista Kongreso (REK) estas konsiderata la ĉefa aranĝo de organizitaj rusiaj esperantistoj. En diversaj periodoj ĝi estis organizata kun diversa ofteco, en la plej sukcesaj jaroj ĉiujare. Kutime enkadre de REK okazis reelektoj de la landa E-Asocio.

Laŭ la Kongresa regularo, "Rusia Esperantista Kongreso estas tradicia manifestacio de rusiaj esperantistoj. Ĝi celas fortigi ilian solidarecon kaj kunlaboron, progresigi Esperanton en la lando, interŝanĝi sperton de la agado inter la lokaj kaj fakaj organizoj kaj individuaj esperantistoj".

La titoloj de ĉefa aranĝo estis dependaj de la historia periodo. En la unua duono de 1990-aj oni provis reordigi la numeradon de la kongresoj, tial ekde tiam la titoloj ofte estas duoblaj: unue la originale anoncita titolo (sen ajna numero, se tiu ne estis uzita), due - la rekalkulita.

REKJaroLokoAliĝintoj
1-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj20-24.04.1910Sankt-Peterburgo103
2-a Ruslanda Kongreso de Esperantistoj04-06.08.1913Kievo76
3-a Ruslanda Kongreso de Esperantistojjunio 1921Petrogradoĉ. 160
1-a Kongreso de SEU20.07.1923Moskvoĉ.30
2-a Kongreso de SEU26-30.06.1925Moskvoĉ.100
3-a Kongreso de SEU20.07.1926Leningrado135
4-a Kongreso de SEU28-31.07.1928Moskvo100
5-a Kongreso de SEU25-28.12.1931Moskvo119
(1-a) Tutsovetia Fonda Konferenco de ASE14.03.1979Moskvo101
2-a Tutsovetia Konferenco de ASE26.03.1982Moskvo86
3-a Tutsovetia Konferenco de ASE23-25.01.1989Moskvo212
9-a Kongreso de SEU / 12-a REK21-23.12.1990Moskvo200
10-a Landa Kongreso de SEU/REU / 13-a REK27-29.12.1991Kolomna, Moskva provinco125
11-a Kongreso de REU / 14-a REK26-29.11.1992Sankt-Peterburgo140
15-a Rusia E-Kongreso06-09.11.1993Soĉiĉ. 70
Rusia Esperantista Kongreso / 16-a REK04-07.11.1994Niĵnij Novgorod65
Ruslanda Esperantista Kongreso / 17-a REK06-08.10.1995Tjumeno29
Rusia Esperantista Kongreso / 15-a Konferenco de REU / 18-a REK31.01-02.02.1997Moskvoĉ.75
Rusia Esperantista Kongreso / 19-a REK03.02-06.02.2000Ĉeboksari, Ĉuvaŝio51
20-a REK kun EoLA04-11.03.2001Serovo, Sankt-Peterburgo199
21-a REK kun EoLAdecembro 2001Kostroma, Kostroma provinco34
22-a REKdecembro 2002Puŝĉino, Moskva provinco47
23-a REK kun EoLAfebruaro 2004Volgogrado, Volgograda provinco
24-a REK kun EoLA29.04-02.05.2005Jekaterinburg, Sverdlovska provinco
25-a REK kun EoLAmarto 2007Tiĥvin, Leningrada provinco
26-a REK27-31.05.2010Sankt-Peterburgo239
27-a REK20-23.10.2011Ĉeboksary

Rusiaj Esperanto-Tagoj

Rusiaj Esperanto-tagoj (RET) estas somera Esperanto-renkontiĝo, unu el ĉefaj aranĝoj de REU. Ĝi okazas post kiam OkSEJT ŝanĝis la koncepton, iĝis instrua kaj paroliga aranĝo speciale por komencantoj. La unua RET okazis en 1998 en Jelec (Lipecka provinco).

Listo de pasintaj RET:

Numero, datoLoko
RET-1, 1989Jelec, Lipecka provinco
RET-2, 2002Kovrov, Vladimira provinco
RET-3, 2003Kovrov, Vladimira provinco
RET-4, 2004Tiĥvin, Leningrada provinco
RET-5, 2005Jelec, Lipecka provinco
RET-6, 2006Volĵskij, Volgograda provinco
RET-7, 2007Primorsko-Aĥtarsk, Krasnodara regiono
RET-2011Gelenĝik[6], Krasnodara regiono
RET-2015Surskije Zori, Jadrina distrikto, Ĉuvaŝio
KET[7], 2016Jalta, Krimeo
RET-2017Poŝeĥonje, Jaroslavla provinco
RET-2018Ŝuja, Ivanova provinco

RET-7, organizata de REU kaj Volgograda Esperantista Junulara Centro "Stelaro", okazis inter la 18-a kaj 25-a de aŭgusto apud Primorsko-Aĥtarsk ĉe la Azova Maro.

En 2008 RET ne okazis, ĉar anstataŭ ĝi kaj por la sama publiko okazis komuna rusi-ukrainia aranĝo IET (Internaciaj Esperanto Tagoj) sur Tarĥankuto (Krimeo).

EoLA

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto - Lingvo Arta.

Aliaj Esperanto-renkontiĝoj organizataj de REU

Interretaj projektoj

  • En 2010 estis decido pri organizado de retpaĝaro E-kluboj.ru[8]. La enhava kunordiganto de la retejo estis tiama prezidanto de REU Grigorij Arosev. La retejo funkciis dum nelonga tempo, nun ne plu funkcias.

Eldonaĵoj de REU

Rusia Esperanto-Gazeto

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperanto-Gazeto.

REU-ekspres'

REU-ekspres' estis presorgano de REU. Ĝi estis modesta informilo per kiu REU urĝe informis siajn anojn.

"Movado"

"Movado" estis revuo eldonita de Kluba kaj Aktivula Fako de REU. La revuon redaktis Andrej Ananjin kunlabore kun Nikolao Gudskov, Jelena Lebedeva, Andrej Liskov, Grigorij Arosev.

REJM

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Rusia Esperantista Junulara Movado.

Rusia Esperantista Junulara Movado (REJM) estas junulara sekcio de REU (ĝis 2005 funkciis memstare[9]). Samtempe ĝi estas landa sekcio de TEJO. Membraro de REJM konsistas ĝuste el membroj de REU ne pli ol 31-jara aĝaj. En 2014 estas 19 membroj de REJM[10]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Referencoj