Vladivostoko

urbo de la Ĉemara regiono en Rusio
131° 54′ 00″ O / 43.13333 °N, 131.90000 °O / 43.13333; 131.90000 (mapo)

Vladivostoko[1] (ruse Владивосто́к [vlədʲɪvɐˈstok], laŭlitere "Reganto de la oriento") estas marborda urbo kaj la plej grava havenurbo kaj mararmea haveno de Rusio ĉe la Pacifiko. Ĝi estas la administra centro de la Ĉemara regiono, ĉefurbo de Ekstremorienta federacia distrikto kaj sidejo de diversaj civilaj kaj armeaj flotoj. Vladivostoko estas industria urbo kun 578 100 loĝantoj (stato je 2004).

Vladivostoko
ruse Владивосток, angle Vladivostok, ĉine 海參崴
urbo
[[Dosiero:|300px]]
Fotomontaĵo
Oficiala nomo: Владивосток
LandoRusio Rusio
TeritorioFora Oriento Siberio
RegionoĈemara Regiono
Federacia regionoFor-orienta fed. regiono
Historiaj regionojDinastio Yuan, Rusia Imperio
FervojoTranssiberia fervojo
OceanoPacifiko
SituoVladivostoko
 - alteco40 m s. m.
 - koordinatoj43° 08′ 00″ N 131° 54′ 00″ O / 43.13333 °N, 131.90000 °O / 43.13333; 131.90000 (mapo)
Areo600,0 km² (60 000 ha)
Loĝantaro580 800 (2007)
Denseco968 loĝ./km²
Estiĝo1860
HorzonoVLAT (UTC+11)
Poŝtkodo690xxx
Telefona antaŭkodo(+7) 4232
Aŭtokodoj25, 125
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Rusio
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de Ĉemara Regiono
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Situo enkadre de Azio
Vikimedia Komunejo: Владивосток
Retpaĝo: www.vlc.ru
Map
Vido al la urbo kun Ora angulo
Centro de Vladivostoko kaj Ora angulo
Lokomotivo instalita kiel monumento ĉe la fino de Transsiberia fervojo en Vladivostoko

Geografio

La urbo situas sur la duoninsulo de Muravjov-Amurskij kaj insuloj en la golfo de Petro la Granda de la Japana Maro.

Diferenco de la loka kaj moskva tempoj estas 7 horoj (en jaro 2005).

La urbo gravas pro sia proksimo al Ĉinio, Koreio kaj Japanio. Tie troviĝas la orienta fino de Transsiberia fervojo.

Historio

La urbo estis fondita en 1860. Ĝi havas urban statuson ekde 1880. Ekde 1888 ĝi estas la administra centro de la Ĉemara provinco kaj ekde 1938 ankaŭ tiu de la Ĉemara regiono. Vladivostoko iam estis floranta internacia havenurbo kie eksterlandanoj nur parte au tute ne pagis doganajn impostojn. Komence de la 20-a jarcento 80% de la urbanoj estis eksterlandanoj, precipe ĉinoj kaj koreoj. En 1920 aperis Respubliko de Fora Oriento kun plureco de politikaj partioj. Restarigo de la centra potenco en 1922 fare de bolŝevikoj grave damaĝis ekonomian aktivadon. Multaj eksterlandanoj estis arestitaj kaj enprizonigitaj[2]. Intertempe la ĉinoj, sed ankaŭ kirgizoj kaj koreoj, grandkvante revenis kiel gastlaboristoj kaj migrantoj dum la rusa loĝantaro malkreskadas pro elmigrado, ĉefe al Eŭropa Rusio.

Kodoj

Kodo de OKATO de la urbo (en jaro 2005) estas 05401.

La interurba telefona kodo estas 4232, la enurbaj telefonnumeroj estas sesciferaj (en jaro 2005).

Ekonomio

En la urbo svarmas aŭtoj importitaj el Japanio, en kiuj la stirilo troviĝas dekstraflanke, kio laŭdire foje kaŭzas akcidentojn. La kvanto de tiaj aŭtoj malkreskis post altiĝo de respektivaj doganimpostoj.

Ekologio

La urbo havas malbonan reputacion rilate al la aerpoluado pro la multaj poluigaj fabrikoj.

Turismo

Vladivostoko posedas konstruaĵojn en ĉiaj stiloj: jugendstil, viktoria stilo kaj eklektikaj novstiloj. Nur unu strato estas senaŭtigita (strato de A. Fokin) kaj gastigas plurajn butikojn kaj trinkejojn. Inter vizitindaĵoj rimarkindaj estas 'Artetage', artgalerio en la dezajna fakultato de la Teknika Ŝtata universitato de la Fora Oriento, ĉar ĝi kreiĝis el kolekto de malpermesita arto de sovetia epoko[3].

Klimato

  • Vintro: ĝis −20° Celsiuso
  • Somero: ĝis 25° Celsiuso en aŭgusto

Referencoj

Vidu ankaŭ


Vido al vladivostoka Ora angulo el monto Buraĉok