Sándor Baksay

Sándor BAKSAY [ŝAndor bakŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Baksay Sándor estis hungara reformita episkopo, verkisto, poeto, tradukisto, instruisto, membro de Hungara Scienca Akademio, membro de Societo Kisfaludy (1872).

Sándor Baksay
Persona informo
Naskiĝo1-an de aŭgusto 1832 (1832-08-01)
en Nagypeterd
Morto18-an de julio 1915 (1915-07-18) (82-jaraĝa)
en Kunszentmiklós
ReligioKalvinismo vd
Lingvojhungara vd
ŜtatanecoHungario Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupokalvinana pastro
poeto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Sándor Baksay

Sándor Baksay [1] naskiĝis la 1-an de aŭgusto 1832 en Nagypeterd. Li mortis la 18-an de junio 1915 en Kunszentmiklós.

Biografio

Sándor Baksay frekventis mezlernejon en Csurgó, poste li pristudis teologion en Kecskemét. Li ekinstruis en Kecskemét kaj Kiskunhalas. En 1862 li iĝis pastro. Ekde 1904 ĝismorte li estis episkopo en Kunszentmiklós.

Verkaro (elekto)

  • Gyalogösvény 1887 - novelaro
  • A magyar népviselet (La hungara popolkostumo) 1888
  • Magyar Népszokások (Hungaraj popolaj moroj) 1891
  • A Mecsek környéke (Ĉirkaŭaĵo de Mecsek) 1896
  • Dáma (Damo) 1899 - historia romano
  • Összegyűjtött irodalmi dolgozatai (Kolektitaj literaturaj verkoj) 1916
  • Pharsalia tradukita de Marcus Annaeus Lucanus

Fontoj