Saint-Omer (Pas-de-Calais)

komunumo en la departemento Pas-de-Calais de Francio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Saint-Omer

Saint-Omer [sẽtomeR] estas franca komunumo lokita en la departemento Pas-de-Calais kaj en la regiono Hauts-de-France. Tiu mezgranda urbo estas ankaŭ la subprefektejo de unu arondismento kaj la ĉefurbo de tri kantonoj.

Saint-Omer
komunumo en Francio

Blazono

Blazono
Administrado
INSEE kodo62765 [+]
Poŝtkodo62500
En TTTOficiala retejo [+]
Politiko
UrbestroBruno Magnier 2008 - 2014
Demografio
Loĝantaro14 661  (2021) [+]
Loĝdenso894 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 2° 16′ O (mapo)50.7483333333332.260833333333350° 45′ N, 2° 16′ O (mapo) [+]
Areo16,4 km² (1 640 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
Saint-Omer (Pas-de-Calais)
Saint-Omer (Pas-de-Calais)
DEC
Saint-Omer
Saint-Omer
Situo de Saint-Omer
Saint-Omer (Francio)
Saint-Omer (Francio)
DEC
Saint-Omer
Saint-Omer
Situo de Saint-Omer

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saint-Omer [+]
vdr
Saint-Omer

Geografio

La rivero Aa trafluas la urbon. Generale havas akvo gravan rolon en Saint-Omer : la urbo estas ĉirkaŭita de marĉoj, kiuj estas nomitaj la Sanktomeraj marĉoj (franclingve le marais audomarois).

La ĉefplaco kaj la urbdomo

Ekonomio

Longa malnovtempa manlaboro permesis disvolvigi ekonomie la lokajn marĉojn. Nun estas grandaj legomaj kultivadoj, precipe de florbrasikoj, sed ankaŭ iom bredado de bovinoj. Laste ekzistas loka biero, la biero de Saint-Omer.

Krome, la marĉoj fariĝis grava turisma centro.

Famuloj ligitaj kun la urbo

Monumentoj kaj vidindaĵoj

  • La katedralo Notre-Dame de Saint-Omer, malnovtempe nur senluksa kapelo (7-a jarcento), pligrandiĝis por fariĝi katedralo en 1561, post la detruo de Thérouanne fare de la militistoj de Karlo la 5-a. Ĝi enhavas pentraĵon de Petro Paŭlo Rubens kaj tombomonumenton konsekrita al Audomar, sed sen lia kadavro.
  • La preĝejo Saint-Denis estas gotika preĝejo de la 13-a jarcento. Ĝi enhavas plurajn tombojn, inkluzive de tiu de Guillaume Fillastre, episkopo de Thérouanne, mortita en 1473.
Katedralo Notre-Dame

Esperanto

La urba biblioteko de Saint-Omer konservas en sia kolekto 'imprimés rares' (maloftaj presaĵoj) esperantan fonduson el la komenco de la 20a jarcento, kreitan de iama bibliotekisto Ernest Deligny. Laŭ komuniko de estro de la biblioteko (marto 2018) la kolekto daŭre estas nealirebla kaj pro financaj limigoj ne antaŭvideblas ŝanĝo dum la venontaj jaroj.[1] Ĝia ordigo ne estas inter la prioritataj taskoj de la biblioteko por 2011-2012.[2]

Ĝemelurboj

Referenco

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj