Salvadoraacoj
La salvadoraacoj (latine Salvadoraceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo brasikaloj (Brassicales). Ĝi enhavas 3 genrojn kaj 8 speciojn[1],[2]. Ĝia tipa genro estas salvadorao.
Salvadoraacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
salvadorao Salvadora L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Etimologio
La scienca nomo de la tipa genro Salvadora estis donita honore al la hispana botanikisto Jaume Salvador i Pedrol (1649-1740).
La esperantigo de tiu termino Salvadora estas "salvadorao", termino konstruita por ne konflikti kun la jam ekzistanta radiko Salvador/o[3], laŭ la PIV-a modelo kanao (Canna) > kanaacoj (Cannaceae)[4] por ne konflikti kun kan/o. En Esperanto, la nomo de la familio rekte elvenas de ĝia tipa genro, aldonante "-acoj" ĉe la fino de ties radiko.
Taksonomio
Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (3 jun. 2020)[1],[2], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[5]:
- Angiospermae - angiospermoj
- Brassicales Bromhead - brasikaloj
- Salvadoraceae Lindl. - salvadoraacoj
- Brassicales Bromhead - brasikaloj