Salvia hispanica

Salvia hispanica, populare konata kiel ĉiao, estas florplanto de la familio de mentoj. Ĝi originas el Meksiko kaj Gvatemalo. Dum la Azteka epoko, ĝi gravis same kiel maizo kiel manĝaĵo.[1] Nuntempe, ĝi estas konata kiel unu el la plej riĉaj fontoj de omega-3 grasacidoj.Minimume du specioj de Salvia estas kultivataj sub la nomo ĉiao. La etaj semoj, enhavas altan kvanton de omega-3 grasacidoj, proteinoj, vitaminoj, antioksidantoj kaj mineraloj.[2]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ĉiao

Biologia klasado
Regno:Plantoj
Klado:Angiospermoj
Klado:Verdukotiledonaj
Klado:Asteredoj
Klado:Lamiedoj
Ordo:Lamialoj
Familio:Lamiacoj
Salvia hispanica
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
hispana salvio ankoraŭ ne floranta
Salvia hispanica, sekigitaj semoj
Nutra valoro po 100 g (3,5 uncoj)
Energio 490 kkal   2030 kJ
Karbonhidrato
Graso30.74 g
Proteino16.54 g
Akvo5.8 g
Mineraloj
Kalio  407.0 mg9%
Natrio  16.0 mg1%
Procentaĵoj rilatas al usonaj
rekomendoj por plenkreskuloj.
"Aguas frescas de chía", tradicia trinkaĵo kun ĉiao en Meksikio

Nomo

La epiteto hispanica signifas „hispana“. Linné donis tiun nomon erare, ĉar la planto estis importata el Meksiko kaj kreskis tiam ankaŭ en Hispanio. La esprimo ĉiao venis el la Nahuatla lingvo (chian, signifas „oleeca“) kaj estas uzata ankaŭ por aliaj specioj, kiuj estas uzataj simile, ekzemple kalifornia ĉiao (Salvia columbariae).

Enhavosubstancoj

Semoj de ĉiao enhavas ĝis 38 % ĉiaoleo, 18 ĝis 23 % proteinoj, ĉ. 40 % karbonhidratoj kaj la vitaminoj A, niacino, tiamino, riboflavino kaj folacido.[3] Krome haveblas la mineraloj kalcio, fosforo, kalio, zinko kaj kupro, krome antioksidantoj. La resto estas fibroj, kiuj parte fariĝas en akvo al ŝlimo. La ĉiaoleo enhavas α-linolenacidon kaj 55 % Omega-3, 18 % omega-6, 6 % omega-9 kaj 10 % saturitaj grasacidoj.[4] Ĉiasemoj enhavas nur malmulte da natrio. Nigraj kaj blankaj semoj ne diferenciĝas laŭ la enhavo.

„Ĉiasemoj“ estas nomataj ofte kiel supernutraĵo. Oni privarbas la semon per diversaj salubaj promesoj.[5] Ĝis nun tamen ekzistas malmultaj signoj de eblaj pozitivaj rezultoj. Fina scienca juĝo ankoraŭ ne eblis. Neniu studo povas ĝis nun pruvi, ke ĉiasemoj helpas redukti la pezon.[6]

Referencoj