Tiamino

kemia kombinaĵo
Tiamino
Kemia formulo
C12H17N4OS
Tiamino
Plata kemia strukturo de la
Tiamino
Tiamino
Tridimensia kemia strukturo de la Tiamino
Numerita strukturo de la tiamino
Numerita strukturo de la tiamino.
Alternativa(j) nomo(j)
CAS-numero-kodo70-16-6
26658-09-3
ChemSpider kodo1098
PubChem-kodo1130
Fizikaj proprecoj
Aspektoblanka aŭ flaveca solidaĵo[1]
Molmaso265,35934g mol−1
Fandpunkto248 °C [2]
Bolpunkto384 °C
Ekflama temperaturo225 °C
SolveblecoAkvo:500 g/L[1]
Mortiga dozo (LD50)>2000 mg/kg (buŝe)
GHS etikedigo de kemiaĵoj
GHS Damaĝo Piktogramo
07 – Toksa substanco
GHS SignalvortoAverto
GHS Deklaroj pri damaĝojH302, H312, H315, H319, H332
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP261, P264, P264+265, P270, P271, P280, P301+317, P302+352, P304+340, P305+351+338, P317, P321, P330, P332+317, P337+317, P362+364, P501
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tiamino, aŭ vitamino B1, estas kemia kunmetaĵo trovata en manĝaĵoj kaj uzata kiel nutraĵa suplemento. Kiel suplemento, ĝi estas uzata por trakti kaj malhelpi tiaminmankon kaj la kondiĉojn kiuj rezultas de ĝi, inkluzive de beribero, sindromo de Korsakoff kaj psikozo de Korsakoff. Aliaj uzoj inkludas acersiropan urinmalsanon kaj la sindromon de Leigh. Ĝi povas esti prenita buŝe aŭ per injekto.

Manĝfontoj de tiamino inkluzivas integralajn grajnojn, legomojn kaj iujn viandojn kaj fiŝojn. Grajna prilaborado forigas multe de la vitamina enhavo, do en multaj landoj cerealoj kaj farunoj estas riĉigitaj per tiamino. Suplementoj kaj medikamentoj haveblas por trakti kaj malhelpi tiaminmankon kaj malordojn kiuj rezultas de ĝi inkluzivas beribero kaj encefalopatio de Wernicke.

La tiamina pirofosfato estas koenzimo de piruvata malhidrogenazo, α-ketoglutara malhidrogenazo kaj transketolazo. Ĉar la unua du estas gravaj enzimoj en la metabolo de karbonhidratoj, tiamin-manko kaŭzas problemojn en tio. Karenco de tiamino kaŭzas sindromon de Wernicke-Korsakoff kaj beriberon, malsanon kutiman ĉe fortaj alkoholistoj.

Referencoj