San Mamés de Burgos

San Mamés de Burgos [sanmaMES deBURgos] estas loĝloko kaj municipo en la okcidenta centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

San Mamés de Burgos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

FlagoBlazono
Administrado
Poŝtkodo09230
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro327  (2023) [+]
Loĝdenso65 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 48′ U (mapo)42.337222222222-3.793888888888942° 20′ N, 3° 48′ U (mapo) [+]
Alto841 m [+]
Areo5 km² ( 500 ha) [+]
HorzonoUTC+01:00 [+]
San Mamés de Burgos (Provinco Burgoso)
San Mamés de Burgos (Provinco Burgoso)
DEC
San Mamés de Burgos
San Mamés de Burgos
Situo de San Mamés de Burgos
San Mamés de Burgos (Hispanio)
San Mamés de Burgos (Hispanio)
DEC
San Mamés de Burgos
San Mamés de Burgos
Situo de San Mamés de Burgos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Mamés de Burgos [+]
vdr

Geografio

Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
Preĝejo de San Mamés de Burgos.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 5,008 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 318 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Demografia evoluo
1991199620012004
134168230258

Ĝi distas 10 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj limas kun Tardajo, Villalbilla de Burgos kaj Buniel. La municipo enhavas la loĝlokon Quintanilla de las Carretas, konata ankaŭ kiel Quintanilleja [kintaniLJEĥa].

Historio

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

San Mamés de Burgos formis parton de la Alfoz y Jurisdicción de Burgos en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis jurisdikcio de abatlando, apartenanta al la Hospitalo de la Reĝo de Burgoso, kiu nomumis vicurbestron.

Aktualo

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejoj de Sankta Mamés kaj de Sankta Mikaelo, en Quintanilla de las Carretas.

Vidu ankaŭ

Notoj