Saro (Kantabrio)

Saro [SAro] estas municipo en norda Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos. Ĝi estas proksima al la Naturparko Cabárceno.

Saro
municipality of Cantabria

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo39639
En TTTOficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro518  (2023) [+]
Loĝdenso29 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo, 3° 50′ U (mapo)43.2625-3.828333333333343° 16′ N, 3° 50′ U (mapo) [+]
Alto165 m [+]
Areo17,82 km² (1 782 ha) [+]
Saro (Kantabrio)
Saro (Kantabrio)
DEC
Saro
Saro
Situo de Saro
Saro (Hispanio)
Saro (Hispanio)
DEC
Saro
Saro
Situo de Saro

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saro (Cantabria) [+]
vdr
Municipa teritorio de Saro, norde de Kantabrio.

Geografio

Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, okcidente kun Villafufre, oriente kun San Roque de Riomiera kaj sude kun Villacarriedo. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, trafluata fakte de la rivero Llerana.

Demografio

Por areo de 17,82 km² estas 519 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 519 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Llerana kaj Saro (ĉefurbo) je 30 km de Santandero, regiona ĉefurbo.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam.

Demografia evoluo
190019101920193019401950196019701980199020002007
709649713656765692485595614599527513

Fonto: INE

Ekonomio

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 45,5 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 10,4 % al la konstruado, 12,9 % al industrio kaj 31,2 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 49,9 % kaj sendungeco de 14,9 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo, la preĝejoj, palacoj kaj blazondomoj.

Vidu ankaŭ