Sauherad
komunumo en la provinco Telemark de Norvegio
![]() | Por samtitola artikolo vidu la paĝon Bø. |
Sauherad estas eksa komunumo de Norvegio. Ĝi administre apartenas al la provinco Telemark - inter 2020 kaj 2023 ĝi apartenis al pli vasta provinco Vestfold og Telemark, kiu post nur 4 jaroj estis remalfondita. La komunuma ĉefloko estis samnoma loĝloko Akkerhaugen. Laŭ la stato de 2016 en la komunumo vivis 4 338 loĝantoj sur areo de 320,53 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 14 loĝantoj/km². La teritorio ĝis 2019 havis komunan limon kun Nome, Bø, Notodden, Kongsberg kaj Skien. Komence de 2020 ĝi fuziis kun la antaŭe najbara komunumo Bø al nova komunumo, nomata Midt-Telemark, kies komunuma ĉefloko estas Bø.
Sauherad | |||
---|---|---|---|
| |||
eksa komunumo de Norvegio • komunumo de Norvegio | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | ![]() | ||
Provinco | ![]() | ||
Provinco 2020-2023 | ![]() | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 4 338 (2016) [+] | ||
Loĝdenso | 14 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 9° 16′ O (mapo)59.4333333333339.2652777777778 [+] | ||
Areo | 320,53 km² | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Eksteraj ligiloj
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a8/Nordagutu_station_2019_08.jpg/300px-Nordagutu_station_2019_08.jpg)
la fervoja stacidomo en la vilaĝo Nordagutu
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/8/87/Br%C3%BCcke_Telemarkkanal_Kviteseid.jpg/300px-Br%C3%BCcke_Telemarkkanal_Kviteseid.jpg)
ponto ĉe la vilaĝo Akkerhaugen
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/f/f6/Sauherad_kirke_05062022.jpg/300px-Sauherad_kirke_05062022.jpg)
la luterana kirko en la vilaĝo Sauar
🔥 Top keywords: Vikipedio:ĈefpaĝoSpecialaĵo:SerĉiCarles Puigdemont i CasamajóSpecialaĵo:Lastaj ŝanĝojJean SimmonsCifereca valutoEsperantoDua MondmilitoHelpo:EnhavoVikipedioVikipedio:MalgarantioVikipedio:DiskutejoPortalo:KomunumoWakeleyUzanto:DominikVikipedio:AktualaĵojVikipedio:KontaktojTTTXXXLaure Patas d’IlliersSeksumadoRobert FicoIslamoSerĉilo-optimumigoVikipedio:Bonvenon al VikipedioVikipedio:Forigendaj artikolojUsonoMilena VelbaDiskuto:IslamoSuboticaMarie-AntoinetteUsona departemento de justicoVikipedio:Alinomendaj artikolojMordloch ĉe ŠtětíPonardado en la preĝejo de Wakeley en 2024AlkanoBlanka cikonioFastostrikoLiběchov