Sejno

rivero en Francio
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Sejno (fiŝkaptado) kaj Seine (departemento).
0° 12′ 24″ O / 49.43389 °N, 0.20667 °O / 49.43389; 0.20667 (mapo)

Sejno aŭ malpli ofte Sekvano (france Seine) estas granda rivero en norda Francio kaj komerca akvovojo de tiu lando. Ĝi ankaŭ altiras turistojn, precipe en la urbo Parizo.

Sejno
france: Seine
rivero
Sejno en Parizo vide de Eiffel-turo
LandoFrancio Francio
Urboj
FontriveroAltebenaĵo de Langres
 - situoSource-Seine, Côte-d'Or, France
 - alteco446 m
 - koordinatoj47° 29′ 10″ N 4° 43′ 3″ O / 47.48611 °N, 4.71750 °O / 47.48611; 4.71750 (mapo)
EnfluejoManche
 - situoLe Havre/Honfleur, Normandio, Francio
 - koordinatoj49° 26′ 2″ N 0° 12′ 24″ O / 49.43389 °N, 0.20667 °O / 49.43389; 0.20667 (mapo)
Longo777 km (483 mi)
Akvokolektejo78 650 km² (7 865 000 ha)
TrafluoLa Havro
 - mezproksima563 /s
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
La akvokolekta areo de la rivero Sejno
Vikimedia Komunejo: Seine River
Map
Monda heredaĵo de UNESKO

La laŭsejnaj promenejoj en Parizo estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Aliaj gravaj urboj apudaj estas Rouen kaj Troyes.

Sejno fontas sur la altebenaĵo Langres en ties parto de la departemento Côte-d'Or. Ĝi enfluas maron ĉe La Havro.

Flankaj riveroj (alfluantoj)

Maniko
Risle, 140 km, 
Eure, 225 km 
 Andelle, 54 km
 Epte, 100 km
 Oise, 302 km
 Marno, 525 km
Essonne, 90 km 
Loing, 166 km 
Yonne, 293 km 
 Aube, 248 km
Fonto

La supra skemo montras la gravajn alfluantojn. Risle enfluas la estuaron de Sejno.

El la historio

Oni supozas, ke la nomo de tiu rivero (Sequano) estis donita de popoloj, kiuj loĝis antaŭ la Gaŭloj, ĉar tiuj ne konis la sonon [kw], el kiu ili faris [p] antaŭ sia veno en la landon.

Ĝis 1968 ekzistis franca departemento nomata Sejno, kiu havis la numeron 75.Pro la amasiĝo de loĝantoj ĉirkaŭ Parizo (en ties "krono") ĝi estis dividita en kvar novajn departementojn:

Komparu kun

Sejno (fiŝkaptado) ~ Seno