Senpaga programaro

Senpaga programaro (angla: freeware[1]) estas speco de mallibera programaro, kiu senpage disponeblas por uzado sen peti kompenson, kaj por pludistribuado en senŝanĝa formo. Tamen oni ne rajtas modifi, aŭ studi (inversa inĝenierarto) ĝin sen aparta permeso de la kreinto.[2]

Male al programoj en la publika domajno (public-domain software | en), senpaga programaro estas plene protektata per kopirajto.

Senpaga programaro, kvankam mem libera de pagodevo, poveblas celi profitigi ĝian kreinton, ekzemple instigante la vendon de pli kapabla versio ("freemium" aŭ shareware kiel komercmodelo). La fontkodo de senpaga programaro estas kutime ne havebla, male al libera programaro, kiu ofte ankaŭ estas distribuitaj senkoste.[2]

Kelkaj senpagaj programoj rekomendeblaj en 2020

  • Zoom, reta kunsidilo
  • Brave, retumilo kun alta nivelo de privateco
  • Tutanota, pli sekura retpoŝto kun enkriptado
  • Signal, tujmesaĝilo kun enkriptado
  • WhatsApp, tujmesaĝilo kun enkriptado
  • Telegram, tujmesaĝilo kun enkriptado
  • Opera (retumilo), retumilo
  • XNview

Referencoj

Vidu ankaŭ