WhatsApp

tujmesaĝila kliento

WhatsApp (elparolo Ŭacap, kelkfoje esperantigita kiel Vacapo) estas senpaga plursistema tujmesaĝilo por saĝtelefonoj. Aldone al servo de mallongaj mesaĝoj, la uzantoj povas kundividi bildojn, filmetojn kaj aŭdvidaĵojn. La programaro de la kliento estas havebla por Android, BlackBerry Os, iOS kaj Symbian.

WhatsApp
AŭtoroWhatsApp LLC (Meta Platforms)
Lasta stabila versio24.6.77, 2.24.5.76, 2.24.7.25, 2.24.6.78
OperaciumoAndroid, iOS, BlackBerry OS, KaiOS, retaplikaĵo
ProgramlingvoErlang
Lingvo(j)Plurlingva
EvoluigstatoEn evoluo
ProgramtipoTujmesaĝilo
PermesiloMallibera programaro
Retejowhatsapp.com
vdr
WhatsApp
interreta servo • tujmesaĝila kliento • poŝtelefona aplikaĵoprojekto vd
Dum24-a de februaro 2009 - nekonata/nuntempe
FondintojBrian Acton • Jan Koum vd
Posedata deWhatsApp LLC vd
PartoprenantaSignal Protocol • qcom.c vd
TTTOficiala retejo
vdr

Historio

La firmao WhatsApp Inc. fondis ĝin en Santa Clara, Kalifornio en 2009, Brian Acton kaj Jan Koum, ambaŭ veteranoj de Yahoo!.

En februaro 2014 estis anoncita transpreno de la firmao fare de Facebook kontraŭ 19 miliardoj da dolaroj[1]

En 30-a de novembro 2015, la Android-kliento de WhatsApp ekfaris ligilojn de alia tujmesaĝilo kun la nomo Telegram nealklakebla kaj nekopiebla.[2][3][4] Ĝi estis konfirmita de multoblaj fontoj, ke WhatsApp aktive blokis domajnojn kun la vorto telegram en la fontkodo de la Android-aplikaĵo.[4] WhatsApp ankoraŭ ne donis klarigon por tiu konduto.

Referencoj

Eksteraj ligiloj