Serĉilo Google
La serĉilo Google (prononco: GUgul), Google-Serĉo, aŭ iam Gugla serĉilo, estas interreta serĉilo, kiun evoluigis la firmao Google. Ĝi estas la plej uzita serĉilo sur la Tut-Tera Teksaĵo,[1] ĉiun tagon pritraktante pli ol 3.6 miliardojn da serĉoj.[2] En la komenco de la jaro 2022, ĝi estas la plej uzita serĉilo en la mondo, kun merkatparto de 92 procentoj.[3] Google resendas serĉrezultojn, kies ordo estas bazita, parte, laŭ paĝorango-sistemo. La serĉilo ankaŭ disponigas multajn malsamajn opciojn por adaptitaj serĉoj, uzante simbolojn por inkludi, ekskludi, precizigi aŭ postuli certan serĉan konduton, kaj ofertas specialigitajn interagajn travivaĵojn — ekzemple, la statuson de flugnumero aŭ de pakaĵo por livero, veterprognozojn, valuton, la konvertojn inter mezurunuoj kaj horzonaj tempoj, vorton difinoj, kaj pli.
Google-Serĉo | |
---|---|
interreta serĉilo • serĉilo • retejo | |
Priskribo | ekranbildo de la defaŭlta ĉefpaĝo |
Retadreso | https://google.com/eo |
Kategorio | Reta serĉilo |
Lingvo(j) | 149 lingvoj programlingvo = Python, C, C++ |
Posedanto | |
Fondiĝo | 1997 |
Stato | aktiva |
La ĉefcelo de Google-Serĉo estas ĉasi tekston en publike alireblaj dokumentoj ofertitaj per retserviloj, kontraste al aliaj datumoj — ekzemple, bildoj aŭ datumoj, kiun enhavas datumbazoj. Ĝin origine evoluigis Larry Page kaj Sergey Brin en 1997.[4]