Siemens AG

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri La firmao Siemens AG. Por aliaj signifoj vidu la artikolon Siemens.

Siemens AG (germana prononco [ZI:mens aGE:]) estas mondvaste aganta entrepreno. En Germanio, ĝin fondis Werner von Siemens en 1847, sub la komerca nomo Telegraphen-Bauanstalt von Siemens & Halske. Grupo de firmaoj formiĝis en 1966 sub la nomo Siemens AG. La konzerno hodiaŭ havas 1.200 produktejojn. Tutmonde la firmao havas 430.000 laborantojn (2004).

Siemens
Siemens
negocopublika kompanio vd
Dum1-a de oktobro 1847 - nekonata/nuntempe
AntaŭuloA. Reyrolle & Company
Jura formogermania akcia kompanio (Aktiengesellschaft)
Fondita1-a de oktobro 1847 en Berlino
FondintojWerner von Siemens vd
SidejoBerlino kaj Munkeno, Germanio
LandoGermanio
Estr(ar)oJoe Kaeser
Dungitoj348 000 (en 2015)
Spezosumo75,636 miliardoj da Eŭroj (en 2015)
Agokampomiksita konzerno: precipe energio, medicina tekniko, elektronikaj varoj, industria kaj urba infrastrukturo
Siemens Velaro • programaro • SIMATIC
ISIN-kodoDE0007236101
Posedata deSiemens • treasury stock • Katara Investa AŭtoritatoBlackRock vd
filiaj kompaniojSiemens Digital Industries Software • Siemens Financial Services • Faraday • Siemens Canada • Siemens Communications • Siemens Technology and Services Private Limited • Siemens Gamesa Renewable Energy A/S • Siemens Healthineers • Siemens Saudi Arabia • Siemens (Portugal) • Siemens (Austria) • Siemens (Romania) • Siemens (Greece) • Siemens (Sweden) • Siemens (China) • Siemens (Norway) • Siemens (Singapore) • Siemens (United Kingdom) • Siemens (United States) • Siemens (Netherlands) • BSH Hausgeräte GmbH • Nokia Networks • Siemens Mobility • Siemens-Schuckert • Siemens Brothers • Siemens & Halske • Siemens España • Siemens • Dade Behring • EMeter • Dresser-Rand Group • Siemens Limited • Siemens-Reiniger-Werke • Siemens-Bauunion • Siemens-Planiawerke AG für Kohlefabrikate • Siemens Elektrizitäts-Aktien-Gesellschaft • Gigaset • Siemens (Italy) • OEZ vd
Posedataj kompaniojOSRAM Licht AG • Atos SE • Atlantis Resources vd
TTTwww.siemens.com
vdr

Siemens AG produktas interalie elektronikajn varojn, ekzemple komputilojn, generatorojn k.a.Ĝi ĉesigis la produktadon kaj evoluigon de poŝtelefonoj, telefonretoj kaj, en 2008, ankaŭ de sendrataj hejmaj telefonaparatoj.

Bonfarado

Firmao Siemens aktivas ankaŭ en bonfarado: Fondaĵo Heinz Nixdorf (germana prononco [hajnc NIKSdorf]), subtenata de Siemens, helpas disvolviĝon de merkata ekonomio en Belorusio kaj Rusio — i. a. per donacoj de komputiloj al lernejoj, per subteno de ekonomia edukado ktp.

Vidu ankaŭ

Bildaro

Eksteraj ligiloj