Skoltado

Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun skoltismo.

Skoltado estas esplora irado de homo, homaro (patrolo), veturilo, ŝipo (ekz. per patrolŝipo) aŭ aviadilo (ekz. per senpilota aviadilo).[1]Tiu termino estas aparte uzata en armeo.

Lingva noto

La vorto skolto venas el la angla vorto scout, kiu signifas "esploriston"; sekvas, ke skoltado foje estas konfuzita kun skoltismo, tial "skolto" povas havi la jenajn signifojn[2]:

  • soldato, elsendita por kolekti informojn pri la irota vojo, la eventuala ĉeesto de malamikoj ktp;
  • rapida ŝipo aŭ aviadilo, plenumanta tiun saman rolon;
  • ano de la civila movado, kiun regas la principoj de skoltismo.

Referencoj