Sophie Scholl

germana rezisto-batalantino dum la nazia reĝimo, membrino de la Blanka Rozo

Sophia Magdalena SCHOLL (naskiĝis la 9-an de majo 1921, mortis la 22-an de februaro 1943) estis germana studentino, unu el la 5 fondintoj de la senperforta kontraŭnazia grupo Blanka rozo (germane Weiße Rose), kiun ŝi kun sia frato Hans Scholl esence gvidis.

Sophie Scholl
Persona informo
NaskonomoSophia Magdalena Scholl
Naskiĝo9-an de majo 1921 (1921-05-09)
en Forchtenberg
Morto22-an de februaro 1943 (1943-02-22) (21-jaraĝa)
en Munich Prison
Mortokialosenkapigo
TomboFriedhof am Perlacher Forst
Lingvojgermana
ŜtatanecoVajmara RespublikoNazia Germanio
Alma materMunkena universitato
Familio
PatroRobert Scholl
PatrinoMagdalena Scholl
Frat(in)ojInge Scholl • Werner Scholl • Hans Scholl
Okupo
Okupouniversitata studento • rezistobatalanto
vdr

Biografio

Scholl naskiĝis la 9-an de majo 1921 en Forchtenberg. La patro, Robert Scholl estis libera demokrata politikisto, kiu kritikis politikojn de Hitler dum la Nazia reĝimo. Scholl estis kvara filino de Robert Scholl.

Scholl unue intencas agi en junulara movado de Nazia Germanio. En 1932 Scholl aliĝis en Unio de germanaj virgulinoj, la virina junulara organizaĵo de Nazia Germanio. Tamen, la arestoj de ŝiaj amikoj, kiuj partoprenis en Germana Junulara Movado, ŝanĝis ŝian politikan vidon pri naziismo.

En la somero de 1942, ŝi kun aliaj membroj, kiel ŝia frato Hans Scholl, Willi Graf kaj Kurt Huber, aperigis kontraŭnaziajn pamfletojn en Munkena universitato kaj Hamburga universitato. La 18-an de februaro 1943 Sophie Scholl estis arestita kun la frato dum disvastigado de kontraŭnaziaj grupoj de Gestapo. Post kvar tagoj oni ilin kondamnis je morto pro perfido de Roland Freisler kaj ekzekutis per gilotino.

En la jaro 2003 la spektantoj de la germana publika televidkanalo ZDF en enketo Niaj plej bonaj voĉdone lokis ŝin kune kun ŝia frato sur la 4-an lokon en listo de la plej grandaj personoj de la germana nacio.

Laŭ la motivoj de la sorto de ŝi kaj de la grupo oni produktis la filmojn Blanka rozo (orig. Die Weiße Rose, 1982), Kvin lastaj tagoj (orig. Fünf letzte Tage, 1982) kaj Sophie Scholl - La lastaj tagoj (orig. Sophie Scholl - Die letzten Tage, 2005).

Nuntempa signifo

Nuntempe, la percepto de la figuro de Sophie Scholl draste ŝanĝiĝis. El perfidulo, ŝi fariĝis legenda heroino[1].

Referencoj