Spišské Vlachy

urbo de Slovakio
20° 47′ 50″ O / 48.94972 °N, 20.79722 °O / 48.94972; 20.79722 (mapo)

Spišské Vlachy (hungare Szepesolaszi, germane Wallendorf) estas urbo en Slovakio, en Regiono Košice en Distrikto Spišská Nová Ves.

Spišské Vlachy
hungare Szepesolaszi, germane Wallendorf
urbo
Spišské Vlachy
Blazono
Oficiala nomo: Spišské Vlachy
ŜtatoSlovakio Slovakio
RegionoRegiono Košice
DistriktoSpišská Nová Ves
Historia regionoSupra Hungarujo
Parto deSpiŝo
RiverojHornád, Kĺčovský potok, Margecianka
SituoSpišské Vlachy
 - alteco389 m s. m.
 - koordinatoj48° 56′ 59″ N 20° 47′ 50″ O / 48.94972 °N, 20.79722 °O / 48.94972; 20.79722 (mapo)
Areo42,213 km² (4 221,3 ha)
Loĝantaro3 635 (31.12.2007)
Denseco86,11 loĝ./km²
Unua skribmencio1243
HorzonoMET (UTC+1)
 - somera tempoMET (UTC+2)
Poŝtkodo053 61
Telefona antaŭkodo+421-53
AŭtokodojSN
NUTS543594
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Vikimedia Komunejo: Spišské Vlachy
Retpaĝo: www.spisskevlachy.sk
Portalo pri Slovakio
Map
Stacidomo en Spišské Vlachy

Historio

Germanoj en 1242 fondis la komunumon, poste alvenis italoj, kiuj konstruis la fortikaĵon. La setlejo urbiĝis en 1273. En 1412 Sigismondo la 1-a (Sankta Romia Imperio) hipotekis 16 urbojn al Pollando ĝis 1772. La 16 hipotekitaj urboj hungare, poste slovake (la nuntempaj slovakaj loknomoj jam ne ĉiuj estas urboj):

DurándFelkaGnézdaIgló
LeibicÓlublóMateócMénhárd
NagyőrPodolinPoprádRuszkin
SzepesbélaSzepesolasziSzepesszombatSzepesváralja
TvarožnáVeľkáHniezdneSpišská Nová Ves
ĽubicaStará ĽubovňaMatejovceVrbov
StrážkyPodolínecPopradRuskinovce
Spišská BeláSpišské VlachySpišská SobotaSpišské Podhradie

En 1666 kaj en 1862 grandaj incendioj okazis. En la 18-a j.c. apud la urbo oni minis kuprojn. En 1910 loĝis tie 2413 da homoj (1613 slovakoj, 440 germanoj kaj 154 hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon la konsilantrajta urbo apartenis al Szepes (reĝa departemento), al distrikto de Szepesváralja, poste al Ĉeĥoslovakio. En 1946 la germanoj estis deportitaj. En 1992 la komunumo rericevis la urban rangon.

Cigana domaro en Spišské Vlachy

Vidindaĵoj

  • gotika katolika preĝejo omaĝe al Bapta Sankta Johano el la 13-a j.c.
  • luterana templo el 1783
  • gotika urbodomo el la 15-a j.c., nun ĝi estas parte katolika preĝejo omaĝe al Ĉieliro de Virga Maria

Ĝemelurboj

Famuloj

Komunumoj pri olasz (= italo) en Hungara reĝlando

La nomparton "olasz", kiu signifas "italo", havas aŭ havis ankaŭ aliaj lokoj en la iama Hungara Reĝlando.