Spiekeroog

komunumo en Malsupra Saksio, Germanio

Spiekeroog estas insulo – kaj sur ĝi komunumo – en la nordokcidento de Germanio. La insulo geografie apartenas al la orientfrisaj insuloj, la komunumo sur ĝi administre estas parto de la distrikto Wittmund de la federacia lando Malsupra Saksio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 1896 konstantajn loĝantojn. Dum la somero tiu nombro dumtempe multobliĝas, kiam someraj feriantoj inundas la insulon.

Spiekeroog
Blazono
Spiekeroog (Germanio)
Spiekeroog (Germanio)
DEC

Map

Flago
coastal spa • neurba komunumo de Germanio • senaŭta loko
Administrado
Federacia landoMalsupra Saksio
DistriktoDistrikto Wittmund
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo0 49 76
Poŝtkodo26474
Malnova poŝtkodo de antaŭ 19932941
Aŭtomobila kodoWTM
Oficiala Municipokodo03462014
Politiko
KomunumestroBernd Fiegenheim
Adreso de la administrejoWesterloog 2
Demografio
Loĝantaro841 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (tabelo A100001G)]
Geografio
Geografia situo, 7° 42′ O (mapo)53.7719444444447.696944444444453° 46′ N, 7° 42′ O (mapo)
Alto super la marnivelo3 m
Areo18,25 km²
Oficiala retejohttps://www.spiekeroog.de/
vdr
El-aera bildo


Geografio

Spiekeroog situas en la 2780 kvadratajn kilometrojn granda federacilanda parto de la nacia parko Vadmaro, inter la najbaraj insuloj Langeoog kaj Wangerooge. La orientfrisaj insuloj malsame kiel la nordfrisaj insuloj ne estas restaĵo de per ŝtorminundoj forlavita marbordo. Ili kontraŭe estiĝis per alblovitaj sablobenkoj antaŭ proksimume 5000 jaroj. Pro la tajdofluoj kaj la fortaj okcidentaj ventoj la insuloj migras konstante de nordokcidento al sudoriento. Tio kaŭzis, ke praktike ĉiuj insulaj vilaĝoj, kiuj iam situis en la insulomezo, nun troveblas ĉe la okcidenta insulobordo. Nur la fortigo de la insulbordoj komence de la 20-a jarcento ĉesigis tiun migradon.[1]

Trafiko

Krom por fajrobrigado, polico kaj savveturiloj la insulo estas motortrafiklibera. Ĝi atingeblas per pramo al la kluzohaveno Neuharlingersiel.

Historio

La unua dokumenta mencio de Spiekeroog datiĝas el la jaro 1398.

Ĝis antaŭ proksimume 300 jaroj la insulo estis ankoraŭ multe malpli granda. Ĝian hodiaŭan formon kaj grandecon ĝi akiris per la kunfando kun la malnovaj insuloj Lütjeoog kaj Oldeoog kaj la endigigo kaj sekigo de la golfo Harlebucht.

Eksteraj ligiloj

Notoj kaj referencoj