Spilornis

Spilornis estas genro de rabobirdoj de la familio de akcipitredoj. Ĉiuj plenkreskuloj havas malhelajn krestecajn kronojn, kaj brilajn flavajn okulojn kaj vaksaĵojn.[1] Tiuj mezgrandaj rabobirdoj troviĝas en arbaroj de suda Azio kaj estas konataj kiel serpentagloj; tiu komuna nomo estas kunhavata de la specioj de la genro Circaetus kaj de du afrikaj specioj el la genroj Dryotriorchis kaj Eutriorchis.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Spilornis
Kresta serpentaglo
Biologia klasado
Regno:Animaloj Animalia
Filumo:Ĥorduloj Chordata
Klaso:Birdoj Aves
Ordo:Akcipitroformaj Accipitriformes
Familio:Akcipitredoj Accipitridae
Subfamilio:Cirkaetenoj Circaetinae
Genro:Spilornis
G.R. Gray, 1840
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Specioj

Kiel tradicie konsiderata, estas 6 specioj en tiu genro, sed kelkaj malgrandinsulaj populacioj kiuj kutime estas inkludataj en la Kresta serpentaglo estis proponitaj kiel separataj specioj.[1]

Referencoj