Stand by Me Doraemon

Stand by Me Doraemon (aŭ STAND BY ME ドラえもん, esperante: Restu ĉe mi, Doraemon) estas japana komputil-generita animacia filmo de 2014, bazita sur la japana mangao kaj animeo Doraemon fare de Fujiko F. Fujio ekde 1969. La reĝisoro de la filmo estis Takashi Yamazaki kaj ĝi premieris la 8-an de aŭgusto 2014 en Japanio.[2]

Restu ĉe mi, Doraemon
longa movbilda filmo • tridimensia filmo
Originala titoloSTAND BY ME ドラえもん
ProduktadlandoJapanio
Originala lingvola japana
Kina aperdato8-a de aŭgusto 2014
Daŭro95 min
ĜenroFantasto, animacio
Buĝeto35.000.000 USD [1]
Reĝisoro(j)Takashi Yamazaki
Ryuichi Yagi
ScenaroTakashi Yamazaki
Muziko deNaoki Sato
Rolantojsen valoro
Produktinta firmaoOkura Shunsuke
Keiichiro Moriya
Kiyoko Shibuya
Maiko Okada
DistribuoToho
HonorigojJapan Academy Prize for Animation of the Year
IMDb
vdr

Stand by Me Doraemon estis komerca sukceso en sia devenlando. Ĝi atingis la unuan lokon en la kinejajn listojn dum kvin sinsekvaj semajnoj kaj ĝi havis la duan plej bonan enspezon de la jaro 2014 (183 milionoj da dolaroj), nur malantaŭ la Disneja Frozen.[3] Por la filmo estis komponita kanto Himawari no Yakusoku (ひまわりの約束, laŭlitere "Sunflora promeso"), interpretita de Motohiro Hata.

Ĝia sekvaĵo estis lanĉita la 20-an de novembro 2020.

Intrigo

Nobita Nobi estas kvinaklasano kiu daŭre akiras malaltajn notojn pro sia mallaboremo. Lia prapranepo Sevaŝi observas ĉion en la 22-a jarcento, kaj iras al la pasinteco por doni al Nobita robotan katon nomatan Doraemon. Sevaŝi esperas, ke Doraemon helpos plibonigi la estontecon de Nobita, kaj la roboto nur revenos al la 22-a jarcento kiam Nobita certigos al si bonan estontecon.

Nobita ade petas estontecajn inventaĵojn al Doraemon por solvi siajn problemojn. Li estas enamiĝinta al samklasano Ŝizuka Minamoto, sed ĉiuj siaj klopodoj igas Ŝizuka-n pli proksima al Hidetoŝi Dekisugi, elstara studanto. Nobita provas egali Hidetoŝi-n per studado, sed liaj provoj estas senutilaj kaj li fine decidas forlasi Ŝizuka-n por ke ŝi estu pli feliĉa apud alia pli taŭga viro. Ĉi tiu mensa ŝanĝo helpis aliformigi la estontecon de Nobita, kaj nun li edziĝus kun Ŝizuka en la estonteco.

Ĉi tiel, la komisio de Doraemon finiĝis kaj li havas 48 horojn por adiaŭi Nobita-n kaj reveni al la 22-a jarcento.

Voĉaktoroj

NomoJapana voĉaktoro
DoraemonWasabi Mizuta
Nobita NobiMegumi Ohara
Satoshi Tsumabuki (plenkreska)
Ŝizuka MinamotoYumi Kakazu
Takeŝi "Gian" GodaSubaru Kimura
Suneo HonekavaSeki Tomokazu
Patrino de NobitaKotono Mitsuishi
Patro de NobitaYasunori Matsumoto
Patrino de GianMiyako Takeuchi
SevaŝiSachi Matsumoto
Jaiko GodaVanilla Yamazaki
Hidetoŝi DekisugiShihoko Hagino
InstruistoWataru Takagi
Patro de ŜizukaAruno Tahara

Referencoj

Eksteraj ligiloj