Stefano Báthori

(Alidirektita el Stefan Batory)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Stefano Báthori (apartigilo)

BÁTHORI IstvánStefano Bátory [ba:tori] (naskiĝis la 27-an de septembro 1533 en Szilágysomlyó, Transilvanio, mortis la 22-an de decembro 1586 en Grodno, Pollando) estis princo de Transilvanio inter 1571 kaj 1575, kaj reĝo de Pollando-Litovio inter 1576 kaj 1586, kune kun sia edzino Anna Jogajlido, filino de reĝo Sigismondo la 1-a.

Stefano Báthori
Reganto de Transilvanio kaj Pollando-Litovio
Antaŭulovidu sube
Sekvantovidu sube
Blazono de li kiel pola-litova reganto
Blazono de li kiel pola-litova reganto
Persona informo
Báthory István
NaskonomoBáthori István
Naskiĝo27-an de septembro 1533 (1533-09-27)
en Șimleu Silvaniei
Morto12-an de decembro 1586 (1586-12-12) (53-jaraĝa)
en Hrodno
Mortis pronaturaj kialoj vd
Mortis perkronika rena insuficienco vd
TomboRoyal Tombs of the Wawel Cathedral vd
ŜtatanecoRespubliko de Ambaŭ NaciojPrinclando TransilvanioPollandoRumanioLitovio vd
Alma materUniversitato de Padovo vd
Subskribo Stefano Báthori
Familio
DinastioBáthory de Somlyó
PatroStephen VIII Báthory vd
PatrinoCatherine Telegdi vd
GefratojAnna Báthory • Kristoforo Báthori • Andrew Báthory vd
Edz(in)oAnna Jogajlido vd
InfanojFalsa Demetrio la 1-a • Andrei Nelidov-Otrepyev vd
Profesio
Okupopolitikisto vd
Princo de Transilvanio
Dum15711576
AntaŭuloJohano Sigismondo Zápolya
SekvantoKristoforo Báthori
Reĝo de Pollando-Litovio
Dum15761586
kun Anna Jogajlido
AntaŭuloHenriko
(Anna Jogajlido)
SekvantoSigismondo la 3-a Vasa
vdFonto: Vikidatumoj
vdr
Stefano Bátory (Báthori István)
Pola reĝino Anna Jogajlido (Anna Jagiellonka) (1523–1596) kun sia edzo Stefano Bátory, pentraĵo de Jan Matejko
La pentraĵo Stefano Bátory ĉe Pskovo, de pola pentristo Jan Matejko
Pollando-Litovio en la jaro 1582, dum la regado de pola reĝo Stefano Bátory

Kariero

Stefano Báthori estis la suvereno de Transilvanio (1571–1586): li establis la pli-malpli memstaran landon. Dum lia regno la turkoj ne atakis Transilvanion, ĉar li ĉiujare precize pagis la imposton. Li subtenis la disvolviĝon de industrio kaj komercon, helpis la ekflorigo de minado. En 1571 li fondis en Kolozsvár jezuitan lernejon, kiu en 1576 ricevis universitatan rangon. En lia kortego de Gyulafehérvár restadis iom da tempo poeto Bálint Balassi (1554-1594).

En 1576 la pola nobelaro elektis lin, aldone al lia edzino Anna, reĝo de Pollando. Li estris sukcesajn manovrojn kontraŭ Rusio. Li sukcese ekfinis la longan livonian militon (1558–1582) (vidu pri nordiaj militoj), kaj ekhavis la grandan parton de la teritorio de la nuna Estonio kaj Latvio (Livonio). Ekde tiu ĉi milita sukceso la rusa caro Ivano la Terura daŭrigis siajn luktojn suden kaj orienten.

En 1579 li altigis la Jezuiton lernejon en Vilno kaj ĝi ricevis la titolon de universitato, kiu estis ĉe Respublika Pollando la dua akademio. Li fondis ankaŭ la universitaton de Vilno en 1579.