Stuart Hall

Stuart Henry McPhail Hall FBA (naskiĝinta la 3-an de februaro 1932, mortinta la 10-an februaro 2014) estis jamajk-devena brita marksisma socia sciencisto, kultursciencisto kaj politika aktivulo. Kune kun Richard Hoggart kaj Raymond Williams li estis unu el la fondintoj de la skolo, kiu estas nun konata kiel Britaj Kulturaj Studoj aŭ la Birmingham Skolo de Kulturaj Studoj.[1]

Stuart Hall
Persona informo
Stuart Hall
NaskonomoStuart McPhail Hall
Naskiĝo3-an de februaro 1932
en Kingstono, Jamajko
Morto10-an de februaro 2014 (82-jara)
en Londono, Anglio
Mortis perrena malfunkcio vd
TomboTombejo Highgate vd
Lingvojangla vd
ŜtatanecoBrita
Alma materMerton College, Oksfordo
Familio
Edz(in)oCatherine Hall vd
Profesio
Okuposociologo • universitata instruisto • literaturkritikisto • artoteoriisto vd
LaborkampoKulturaj sciencoj, sociologio
Labor-instituciojUniversitato de Birmingham, The Open University
Fama proKodiga/malkodiga modelo de komunikado
Verkado
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

En la 1950-aj jaroj Hall estis fondinto de la influa New Left Review (Nova Maldekstra Revuo). Je la invito de Hoggart, li aliĝis al la Centro por Nuntempaj Kulturaj Studoj (CCCS) ĉe la Universitato de Birmingham en 1964. Hall iĝis ĝia direktoro en 1968 kaj restis tie ĝis 1979.[2] Dum lia tempo ĉe la instituto, Hall ludis rolon por la pligrandigo de la amplekso de kulturaj sciencoj traktante rason kaj genron kaj por helpi al inkluzivigo de novaj ideoj devenantaj de la verkoj de francaj sociaj sciencistoj kiel Michel Foucault.[3]

Hall forlasis la instituton en 1979 por iĝi profesoro de sociologio[4] ĉe la Open Universitato.[5] Li estis prezidanto de la Brita Sociologia Asocio ekde 1995 ĝis 1997.[4] Li emeritiĝis de la Open Universitato en 1997[6] kaj estis emerita profesoro tie ĝis lia morto.[7] La brita ĵurnalo The Observer nomis lin "unu el la gvidaj kulturaj teoriistoj de la lando".[8] Hall ankaŭ estis implikigita en la Black Arts Movement, afrik-usona arta movado. Ankaŭ filmaj direktoroj kiel John Akomfrah kaj Isaac Julien vidas Hall kiel unu el iliaj herooj.[9]

La edzino de Hall estis Catherine Hall, feminisma profesoro de moderna brita historio ĉe la Universitato-Kolegio de Londono, kun kiu li havis du infanojn.[2] Post lia morto, Stuart Hall estis priskribita kiel "unu el la plej influaj intelektuloj de la lastaj sesdek jaroj".[10] La Stuart Hall Foundation estis fondita en 2015 de lia familio, amikoj kaj kolegoj por "kunlabori por antaŭenigi kreemajn partnerecojn en la spirito de Stuart Hall; pensante kune kaj laborante pri rase justa kaj pli egala estonteco."[11]

Referencoj