Provinco Sud-Sardio

eksa provinco de Sardio kaj de Italio
(Alidirektita el Sud-Sardio)

La Provinco Sud-Sardio estis provinco en Sardio, insulo kaj administra regiono de Italio. Ĝi ekde 2016 estis unu el la kvin provincoj de la insulo. La unuo estis kreita la 4-an de februaro 2016, kaj estis remalfondita per denova administra reorganizado jam kvin jarojn poste, en 2021. Ĝi dum sia ekzisto inkludis la forigitajn provincojn Carbonia-Iglesias kaj Medio Campidano, grandan parton de la malnova provinco Kaljaro (sen la 17 municipoj de la nova Metropola urbo Kaljaro, pli sude en la insulo), kaj du aliajn municipojn.[1]

Provinco Sud-Sardio
Regionoj kaj provincoj de Italio
Ŝtato Italio
Regiono: Sardio
Kodo laŭ ISO 3166-2:SU
Areo:6 530 km² (2018)
Ĉefurbo:Carbonia (provizora)
Loĝantaro:351 586 (2018)
Loĝdenso:53,8 loĝ./km² (2018)
Kvanto de komunumoj:107 (2018)
Poŝtkodo:09010-09011, 09013-09017, 09019-09027, 09029-09031, 09034-09041, 09043, 09049, 09051-09059, 09061-09066 (2018)
Kodo laŭ ISTAT:070, 0781, 0782, 0783 (2018)
Telefona prefikso:079, 0789 (2018)
Retpaĝo:http://www.provincia.sudsardegna.it/
Mapo
Mapo
vdr

Kun la administra reformo de 2021, la provinco Suda Sardio remalfondiĝis: ĝia teritorio pasis al la reestablitaj provincoj Mez-Kampidano kaj Sulcis Iglesiente, dum la metropola urbo Kaljaro ricevis la ceterajn teritoriojn de Suda Sardio. Tiel pli-malpli la situacio de antaŭ februaro 2016 estis restarigita, kun iomaj detalaj ŝanĝoj.

Notoj

  Regionoj kaj provincoj de Italio
    → Provincoj de Sardio

CA Kaljaro - NU Nuoro - OR Oristano - SS Sassari - SU Sud-Sardio