Suda Pacifiko

parto de Pacifiko suda de la ekvatoro

Suda Pacifiko estas la suda duono de la Oceano Pacifiko, se konsideri la duonon la supozata linio de Ekvatoro. Ĉar ambaŭ kontinentoj flanke de la Pacifiko, nome Azio okcidente kaj Ameriko oriente kuniĝas norde ĉe la Beringa Maro kaj disiĝas sude, evidentas ke Suda Pacifiko estas multe pli ampleksa ol la Norda Pacifiko.

Suda Pacifiko
marooceanoregiono [+]
Koordinatoj, 160° 0′ 0″ U (mapo)-6-1606° 0′ 0″ S, 160° 0′ 0″ U (mapo)

Suda Pacifiko (Pacifika oceano)
Suda Pacifiko (Pacifika oceano)
DEC
Suda Pacifiko
Suda Pacifiko
Map
Suda Pacifiko
Vikimedia Komunejo:  South Pacific [+]
vdr

Limoj

Ĉar Ekvatoro iras el plej norda pinto de Novgvineo ĝis Ekvadoro en Ameriko, oni povas diri, ke la plej konataj landoj kaj mondoregionoj kiuj ĉirkaŭas la duonon, nome Suda Pacifiko estas laŭ la horloĝa direkto Ekvadoro, Peruo kaj Ĉilio en Suda Ameriko, Novzelando, Aŭstralio kaj Novgvineo en Oceanio.

Insuloj

Famaj insularoj interne de la antaŭe menciita ĉirkaŭo el landoj estas konsiderataj la veraj insularoj kiuj konsistigas Oceanion, krom la jam menciitaj grandaj landoj Aŭstralio kaj Novzelando. El oriente ĝis okcidente estas diversaj grupoj de insularoj. Komence la nuraj du insularoj entute konsiderataj kiel partoj de Suda Ameriko, nome Galapagoj relative proksime de Ekvadoro kaj Paskinsulo relative malproksime de la lando Ĉilio (tiom kiom urbo Vaŝingtono de ŝtato Vaŝingtono en Usono, sed Havajo en Norda Pacifiko estas eĉ pli malproksime de Usono). Poste estas Franca Polinezio pli malpli en la mezo inter Suda Ameriko kaj Aŭstralio; ĝi enhavas ekzemple Tahitio. Poste venas la plej tipaj insularoj de Oceanio, nome Samoo, Tongo, Tuvalo, Kiribato, Fiĝio. Poste jam proksime de grandaj insuloj kiel Novgvineo Melanezio kaj Mikronezio, sufiĉe kontrolataj de Usono.

Inter Kiribato kaj Tuvalo estas supozata vertikala linio kiu disigas ne nur horan diferencon sed ankaŭ tagan laŭ la paralelo 180º. Pro tio en tiu linio komencas jaroj, jarmiloj, ktp.

Se konsideri la vertikalan paralellinion 150º kiel la dividon inter okcidenta kaj orienta parto de Suda Pacifiko, en la orienta parto (al Ameriko) estus nur la du menciataj amerikaj insularoj krom Franca Polinezio kaj la resto de la insularoj estus en okcidenta parto (al Aŭstralio).