Sulz am Neckar

komunumo de Baden-Virtembergo en Germanio

Sulz am Neckar estas urbo kaj komunumo en Germanujo. Ĝi troviĝas en la distrikto Rottweil, en la Regiono Nigra Arbaro-Baar-Heuberg kaj en la distriktaro Freiburg de la federacia lando Baden-Virtembergo. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 12 724 loĝantojn.

Sulz am Neckar
Blazono
Sulz am Neckar (Germanio)
Sulz am Neckar (Germanio)
DEC

Map

urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoBaden-Virtembergo
DistriktaroDistriktaro Freiburg
DistriktoDistrikto Rottweil
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo07454
Poŝtkodo72168–72172
Aŭtomobila kodoRW
Oficiala Municipokodo08325057
Subdivido9 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
KomunumestroGerd Hieber
Adreso de la administrejoObere Hauptstraße 2
72172 Sulz am Neckar
Demografio
Loĝantaro12724 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo (decembro 2020)]
Geografio
Geografia situo, 8° 38′ O (mapo)48.3627777777788.631666666666748° 22′ N, 8° 38′ O (mapo)
Alto super la marnivelo443 m
Areo87,60 km²
Oficiala retejohttps://www.sulz.de
vdr

Geografio

Baptista Preĝejo en Sulz am Neckar
La luterana kirko
La katolika kirko

Sulz am Neckar situas norde de la Nigra Arbaro ĉe la bordo de la rivero Neckar. Kun areo de 87,60 km² la urbo estas laŭ teritorio la plej granda komunumo de la distrikto Rottweil.

Trafiko

Sulz disponas pri stacidomo ĉe la tiel nomita Gäubahn de Stutgarto al Singen kaj estas haltejo de regionaj eksprestrajnoj, kiuj cirkulas en hora kadenco al Stutgarto kaj Rottweil kaj en duhora kadenco al Singen.

La urbo Sulz disponas pri alveturejo al la germana aŭtovojo A81.

Historio

La unua dokumenta mencio de Sulz am Neckar datiĝas el la jaro 790 kiel villa publica Sulza.

Vidu ankaŭ

  • Aliaj lokoj kun la nomo Sulz

Eksteraj ligiloj