Sven Hedin

sveda geografo, fotisto, malkovristo kaj verkisto

Sven Anders HEDIN (naskita la 19-an de februaro 1865 en Stokholmo, mortinta samloke la 26-an de novembro 1952) estis sveda geografo, fotisto, malkovristo kaj verkisto, kiu ankaŭ ilustris proprajn verkojn.

Sven Hedin
Persona informo
Sven Anders Hedin
Naskiĝo19-an de februaro 1865 (1865-02-19)
en paroĥo Klara en Stokholmo
Morto26-an de novembro 1952 (1952-11-26) (87-jaraĝa)
en paroĥo Kungsholm en Stokholmo
TomboAdolf Fredrik Church cemetery vd
Lingvojsvedatibeta vd
ŜtatanecoSvedio vd
Alma materUniversitato de UpsaloUniversitato de StokholmoUniversitato Marteno Lutero de Wittenberg-HalleHumboldt-Universitato en Berlino vd
Subskribo Sven Hedin
Familio
PatroAbraham Ludvig Hedin vd
PatrinoAnna Sofia Carolina Berlin vd
GefratojAlma Hedin • Emma Hedin • Gerda Hedin • Clara Hedin vd
Edz(in)o
Profesio
Okupoesploristo • geopolitikisto • geografoilustristo • politikologo • verkisto • verkisto de nefikcio • sciencisto-esploristo • politikistogeologo • natursciencisto • fotistobotanikisto vd
Laborkampogeografio vd
Aktiva enStokholmoMunkeno vd
Aktiva dum1880–1952 vd
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Aliaj formoj de lia nomo estas Sven Hedin, Sven Gedin, Ssu-wên Ho-ting, Ssu-wen Hao-ting.

Hedin faris kvar ekspediciojn al centra Azio kaj malkovris la Transhimalajan Montaron, la fontojn de la riveroj Bramaputro kaj Induso, lagon Lop-Nor kaj restaĵojn de la Granda Ĉina Muro.

Sven Hedin iĝis nobelo en 1902 – li estas la lasta persono en Svedio kiu ricevis tiun honoron. Ekde 1913 li estis membro de la Sveda Akademio.