Sylvia Pinel

Sylvia Pinel (naskiĝis la 28-an de septembro 1977 en L'Union en Haute-Garonne) estas française politikistino, membro de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) kaj deputitino de Tarn-et-Garonne (2-a deputita distrikto) inter 2007 kaj 2012, reelektita je tiu lasta dato. Post posteno de ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a kaj 2-a registaroj de Jean-Marc Ayrault okaze de la venko de maldekstro en 2012, ŝi estis ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls ekde la 2-a de aprilo 2014[2]. Ŝi plu estas ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco en la 2-a registaro de Manuel Valls de la 25-a de aŭgusto 2014.

Sylvia Pinel
Sylvia Pinel, la 24-an de majo 2013.
Sylvia Pinel, la 24-an de majo 2013.
Persona informo
Sylvia Pinel
Naskiĝo28-a de septembro 1977
en L'Union (Haute-Garonne, Francio)
Lingvojfranca vd
ŜtatanecoFrancio vd
Alma materUniversitato Tuluzo 1 Capitole
PartioMaldekstra Radikala Partio (PRG)
Profesio
Okupopolitikisto vd
Ministro pri loĝado, teritoria egaleco kaj kampareco
Dum2-a de aprilo 2014
PrezidentoFrançois Hollande
AntaŭuloCécile Duflot
Ministre pri manmetiaro, komerco kaj turismo[1]
Dum16-a de majo 201231-a de marto 2014
PrezidentoFrançois Hollande
SekvantoValérie Fourneyron (komerco kaj manmetiaro)
Fleur Pellerin (turismo)
Deputitino de la 2-a deputita distrikto de Tarn-et-Garonne
Dum20-a de junio 200721-a de julio 2012
SekvantoJacques Moignard
Regiona konsiliano de Sudo-Pireneoj
Dum22-a de marto 2010
vdFonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio

Deputitino (2007-2012)

Agado en la Nacia Asembleo

Ŝi estis la plej juna virino de la Nacia Asembleo elektita en 2007[3].

En la Maldekstra Radikala Partio (PRG)

Ŝi estas la prezidanto de la departementa federacio de la Maldekstra Radikala Partio (PRG) de Tarn-et-Garonne, kaj vica ĝenerala delegito de PRG. En aprilo 2011, ŝi estis nomumita vicprezidanto pri civitanaj rajtoj, sekureco kaj justico, en la naciaj instancoj de la Maldekstra Radikala Partio.

En la registaro

La 16-an de majo 2012, ŝi estis nomumita ministro delegita al manmetiaro, komerco kaj turismo en la 1-a registaro de Jean-Marc Ayrault. Ŝi estis unu el la plej junaj membroj de la registaro, estante naskiĝinta nur 6 tagojn antaŭ la plej juna Najat Vallaud-Belkacem.

La 2-an de aprilo 2014, ŝi estis nomumita Ministro pri loĝado kaj teritoria egaleco en la 1-a registaro de Manuel Valls, anstataŭante Cécile Duflot, kiu rifuzis partopreni en la nova registaro.

Notoj kaj referencoj

Vidu ankaŭ

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Portalo pri Tarn-et-Garonne
Portalo pri franca politiko