Szczecin Dąbie

Tiu artikolo priskribas fervojstacion. Vidu ankaŭ: Dąbie - setlejo de Szczecin.

Szczecin Dąbie estas fervoja stacidomo sur teritorio de Dąbie, unu el setlejoj de la pola urbo Szczecin. Ĉi tiu stacio estas la plej larĝa sur la dekstra bordo de la urbo. Ĝi lokitas ĉe la strato Stacyjna proksime de la rivero Płonia.

Szczecin Dąbie
Fervoja stacidomo Szczecin Dąbie
Fervoja stacidomo Szczecin Dąbie
fervoja stacidomo
Situo
LandoPollando Pollando
LokoSzczecin
Geografia situo, 14° 40′ 13″ O (mapo)53.39138888888914.67027777777853° 23′ 29″ N, 14° 40′ 13″ O (mapo)
Szczecin Dąbie (Pollando)
Szczecin Dąbie (Pollando)
DEC
Szczecin Dąbie
Szczecin Dąbie
Szczecin Dąbie
Situo de Szczecin Dąbie
Map
Szczecin Dąbie
Ecoj
Vendo de vojaĝbiletojjes
Kajoj3
Historio
Malfermo1846
Aktuala statouzata
Administrado kaj utiligado
TrafikantoPKP PLK
Ligita transportoaŭtobuso
vdr
Konstruaĵo de la stacidomo

Historio

La stacio estis malfermita en la jaro 1846 kun la konstruo de la fervojlinio Szczecin Główny – Stargard Szczeciński. Krome, en okcidenta parto de la stacio estis konstruitaj: trajna deponejo, akvoturo kaj konstruaĵo de la stacidomo. En la jaro 1882 estis malfermita la linio ĝis Goleniów, dum en la jaro 1936 estis finkonstruita la linio ĝis Szczecin Główny kun la branĉtrako ĝis stacio Szczecin Podjuchy. Post la Dua Mondmilito estis ankaŭ konstruitaj konektilo kun linio en direkto al Sobieradz kaj nova konstruaĵo de la stacidomo.

Historiaj nomoj

Nomo[1]Jaroj
Altdamm1846–1945
Dąb1945–1946
Szczecin Dąb1946–1947
Dąbie Szczecińskie1947–1948
Szczecin Dąbieekde 1948

Teknikaj indikoj de kajoj

Nombro[2]Nombro de randojAltoLongo
11550 mm300 m
22270 mm419 m
31310 mm213 m

Interkonektoj

Proksime de la stacidomo situas la bushaltejo; ĝi havas nomon "Dąbie dworzec".

Aŭtobusoj

Tagaj linioj

  • 64 Klucz Pętla ↔ Dąbie Osiedle
  • 77 Osiedle Bukowe ↔ Osiedle Kasztanowe

Noktaj linioj

  • 522 Warszewo ↔ Osiedle Kasztanowe, Kormoranów ↔ Dąbie Osiedle, Warszewo ↔ Dąbie Osiedle, Kormoranów ↔ Osiedle Kasztanowe
  • 534 Osiedle Bukowe ↔ Wielgowo Borsucza

Fervojlinioj

Referencoj

Bibliografio

Vidu ankaŭ