Taŭrŝarko

La Taŭrŝarko (Carcharhinus leucas), konata ankaŭ kiel Zambezia ŝarko aŭ, ankaŭ neoficiale, kiel Zambi en Afriko kaj kiel Nikaragva ŝarko en Nikaragvo, estas ŝarko de la familio de Karĉarinedoj ofte troviĝantaj tutmonde en varmaj, neprofundaj akvoj laŭlonge de marbordoj kaj en riveroj. La Taŭrŝarko estas konata pro sia agresema naturo, emo por varma neprofunda akvo, kaj loĝado en sistemoj de saletaj kaj nesalaj akvoj kiaj ĉe estuaroj kaj riveroj.

Bullshark Beqa Fiji 2007
Cypron-Range Carcharhinus leucas.svg
Cypron-Range Carcharhinus leucas

Taŭrŝarkoj povas ĉeesti en kaj salaj kaj nesalaj akvoj kaj povas naĝveturi supren riverojn. Ili supreniris laŭ la rivero Misisipo tiom for kiom ĝis Illinois,[1] kvankam estis malmultaj registritaj atakoj en nesalaj akvoj. Ili estas probable responsaj pro la majoritato de ĉemarbordaj ŝarkatakoj, inklude multajn atakojn atribuitajn al aliaj specioj.[2]

Malkiel la riverŝarkoj de la genro Glyphis, Taŭrŝarkoj ne estas veraj ŝarkoj de nesalaj akvoj, spite siajn kapablojn survivi en habitatoj de nesalaj akvoj.

Referencoj

Literaturo