Taga animalo
publikigita versio estis patrolita je 24 nov. 2023. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj.La stabila versio estis patrolita je 24 nov. 2023.
- «Tagulo» alidirektas ĉi tien. Por la esperanta arkitekto pseŭdonime konate kiel Tagulo, vidu la paĝon H. B. Hyams.
Taga animalo, tagulo aŭ dumtaga animalo estas animalo karaktera pro prefera aktiveco dumtage kaj dormo dumnokte; la eco estas nomata dumtageco. Simila karaktero okazas ankaŭ ĉe plantoj.
Ĉe animaloj
Animaloj kiuj ne estas dumtagaj povas esti noktulo (aktiva dumnokte) aŭ krepuskulo (aktiva ĉefe dum la krepusko, tio estas, ĉe mateniĝo kaj ĉe noktiĝo).[1] Multaj animalaj specioj estas dumtagaj, inklude multajn mamulojn, insektojn, reptiliojn kaj birdojn. Ĉe kelkaj animaloj, ĉefe insektoj, eksteraj medimodeloj kontrolas agadon.[1] Dumtageco estas priskriba; ĝi rilatas al observata 24-hora modelo, male al ~24-hora cirkadia ritmo kiu estas memeltena ene de organismo.[2]