Tann (Rhön)

komunumo de Hesio en Germanio

Tann estas urba komunumo en la centra parto de Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Fulda kaj en la distriktaro Kaselo de la federacia lando Hesio. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 8 673 loĝantojn sur areo de 60,45 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 76 loĝantoj/km². Geografie, la regiono apartenas al la mezalta montaro Rhön.

Tann
Blazono
Tann (Rhön) (Germanio)
Tann (Rhön) (Germanio)
DEC

Map

Flago
urbetoAerkuracloko • urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia landoHesio
DistriktaroDistriktaro Kaselo
DistriktoDistrikto Fulda
UrborajtojUrbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo06682
Poŝtkodo36142
Aŭtomobila kodoFD
Oficiala Municipokodo06631023
Subdivido10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
KomunumestroMario Dänner
Adreso de la administrejoMarktplatz 9
Demografio
Loĝantaro4565 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo, 10° 1′ O (mapo)50.6510.01666666666750° 39′ N, 10° 1′ O (mapo)
Alto super la marnivelo400 m
Areo60,45 km²
Oficiala retejohttp://www.tann-rhoen.de
vdr

La teritorio havas komunan limon kun la komunumoj Geisa, Dermbach, Kaltennordheim, Hilders kaj Hofbieber. Okcidente, norde kaj oriente ĝi limas al la najbara federacia lando Turingio, tio signifas ke ĝis la jaro 1990 ĝi je tiuj tri flankoj estis ĉirkaŭita de la forte sekurigita okcidenta limo de la socialisma ŝtato Germana Demokratia Respubliko, kun vasta betonejo kun celpafistaj turoj, aŭtomataj pafiloj, kontraŭpersonaj minoj kaj elektraj bariloj: kvankam la celo de tiu giganta mallibereja instalaĵo estis malebligi pasadon de oriento al okcidento, tamen ĝi ankaŭ al la okcidentaj komunumanoj de Tann donis la impreson kvazaŭ esti en malliberejo. Sed jes estis eĉ du vojoj al la sudo, tra kiuj eblis forlasi la loĝlokon, do la impreso esti en malliberejo estis nur subjektiva.

Eksteraj ligiloj

panorama vido de nord-oriento
unu el tri urbaj kasteloj