Tebaino

kemia kombinaĵo
Tebaino
Plata kemia strukturo de la Tebaino
Tridimensia kemia strukturo de la Tebaino
Papaver bracteatum, planto kiu enhavas Tebainon.
Alternativa(j) nomo(j)
  • paramorfino
Kemia formulo
C19H20NO3
CAS-numero-kodo115-37-7
ChemSpider kodo4479543
PubChem-kodo5324289
Fizikaj proprecoj
Molmaso311,37 g·mol-1
Denseco1,31 g cm−3
Fandpunkto190–193 °C
Acideco (pKa)6,05
SolveblecoAkvo:2,2 g/L
Mortiga dozo (LD50)42 mg/kg (buŝe)
Sekurecaj Indikoj
RiskojR22
SekurecoS36/37
Pridanĝeraj indikoj
Danĝero
GHS Damaĝo Piktogramo
06 – Venena substanco
GHS SignalvortoVenena
GHS Deklaroj pri damaĝojH301, H336
GHS Deklaroj pri antaŭgardojP301, P310, P330
Escepte kiam indikitaj, datumoj estas prezentataj laŭ iliaj normaj kondiĉoj pri temperaturo kaj premo
(25 °C kaj 100 kPa)

Tebaino (paramorfino) estas opio alkaloido kun la kemia formulo C19H20NO3. Ĝi aperas en malgrandaj kvantoj en opio. Tebaino estas kemie rilata al morfino kaj kodeino. Tamen ĝi ne havas sedativan sed stimulan efikon kaj povas kaŭzi striknin-similajn kramfojn en altaj dozoj. Ĝi ne estas uzata terapie pro sia alta letaleco (la LD50 de tebaino estas 42 mg / kg ĉe musoj). Ĝi estas industrie transformita al granda nombro da rilataj komponaĵoj kiel oksikodono, oksimorfono, nalbufino, naloksono, naltreksono, buprenorfino kaj etorfino.

Tebaino estas unu el la alkaloidoj enhavitaj en la papavo (Papaver somniferum). Ĝi estas la plej venena opia alkaloido.

Ĝi estas unu el la rimedoj laŭleĝe limigitaj nacie kaj internacie.