Telfero de Grenoble Bastille

5° 43′ 34″ O / 45.19306 °N, 5.72611 °O / 45.19306; 5.72611 (mapo)

La Telfero de Grenoble Bastille (france Téléphérique de Grenoble Bastille) estas unu el la unuaj urbaj telferoj en la mondo post Rio-de-Ĵanejro kaj Kaburbo. Ĝi estis konstruita en 1934, laŭ iniciato de Paul Michoud, vicprezidanto de la oficejo de turisma industrio kaj Paul Mistral, urbestro de Grenoblo, poste lia posteulo Léon Martin.

Telfero de Grenoble Bastille
Téléphérique de Grenoble Bastille
urban aerial tramway • vidindaĵo
Ĝeneralaj informoj
LokoGrenoblo  Francio
Transportsistema specoTelfero
Komenco de trafiko29-a de septembro 1934
Teknikaj informoj
Longeco de sistemo700 m
Nombro de linioj1
Nombro de stacioj2
Aliaj informoj
TransportistoRTGB
v • d • r

De la urbocentro de Grenoblo, ĝi ebligas rapidan aliron al "La Bastille": armea fortikaĵo, konstruita en la 19-a jarcento sur monteto kiu ankaŭ donas al ĝi sian nomon, kaj superanta la Grenoblan aglomeraĵon.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj