Teritorio de Golfeto Jervis
La Teritorio de Golfeto Jervis aŭ en angla Jervis Bay Territory (prononce en angla [|ˈ|dʒ|ɑr|v|ɨ|s] aŭ [ˈ|dʒ|ɜː|v|ə|s])[1][2] (mallongigita kiel JBT) estas teritorio de la Komunumo de Aŭstralio. Ĝi estis ĉirkaŭita de la ŝtato Novsudkimrio fare de la Komunuma Registaro en 1915[3][4] por ke la federacia ĉefurbo Kanbero havu aliron al la maro.[5]
Teritorio de Golfeto Jervis | ||
---|---|---|
geografia regiono | ||
Flago | Blazono | |
kontinenta teritorio de Aŭstralio • teritorio de Aŭstralio [+] | ||
Lando | Aŭstralio | |
Supermara alteco | 43 m [+] | |
- koordinatoj | , 150° 42′ 49″ O (mapo)-35.148611111111150.7136111111135° 8′ 55″ S, 150° 42′ 49″ O (mapo) | |
Areo | 67 km² (6 700 ha) [+] | |
Loĝantaro | 391 [+] (9-a de aŭgusto 2016) | |
Denseco | 5,84 loĝ./km² [+] [+] | |
Horzono | UTC+10:00, UTC+11:00 [+] | |
Poŝtkodo | 2540 [+] | |
Teritorio de Golfeto Jervis | ||
Vikimedia Komunejo: Jervis Bay Territory [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi estis administrita de la Departemento de Internaj Aferoj (kaj poste de la Departemento de la Ĉefurba Teritorio) kvazaŭ ĝi estas parto de la Aŭstralia Ĉefurba Teritorio (AĈT), kvankam ĝi estis ĉiam separata Komunuma teritorio. La percepto ke ĝi estas parto de la AĈT venas el la fakto ke laŭ la terminoj de la Jervis Bay Territory Acceptance Act, la leĝoj el la AĈT aplikas al la Jervis Bay Territory.[6]
En 1989, kiam la AĈT atingis memregadon, la Departemento de Artoj, Sporto, Medio, Turismo kaj Teritorioj ekprenis respondecon pri la administrado de JBT, kaj ekde tiam ĝi estis administrata de variaj komunumaj departementoj respondecaj antaŭ la Ministerio por Teritorioj.